Turkio blokas aliron al Vikipedio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Pri Vikimedio}} {{Interreto}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} Dosiero:Wikipedia-logo-v2-tr.svg|eta|maldekstra|Turklingva Vikipedio...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:37, 30 apr. 2017


Dimanĉo, la 30-a de aprilo 2017

Turklingva Vikipedio.
Binali Yıldırım, Turka ĉefministro.

La aŭtoritatoj de Turkio blokis ek de la 8-a horo (loka tempo) de la 29-a de aprilo la aliron al Vikipedio laŭ informoj de Turkey Blocks, grupo dediĉita observi la malpermesojn de uzado de interreto en la lando. "La malpermeso de aliro rilatas al la filtriloj de Interreto uzataj por cenzuri la enhavon en la lando", klarigas la komunikaĵon de la grupo.

Turkio blokis la aliron al Vikipedio por ŝajna rilato al terorisma agado, diris la aŭtoritaroj, laŭ la ŝtata agentejo Anadolu. Laŭ oponio de la turka registaro, kelkaj artikoloj kaj komentoj en la fama encikopedio enreta monstran Turkion "kunordigita" kun terorismaj grupoj, diris la turka Ministro pri Transporto, Maraj Aferoj kaj Komunikadoj.

"Ĝi iĝis parto de fonto de informo kiu disvolvas misfamigan kampanjon kontraŭ Turkio sur la internacia areo", diris la ministro. Turkio petis al Vikipedio forviŝi enhavon de la paĝaro sed la enciklopedio ne profit-avida neis, diris la registaro. Kiam Vikipedio akceptu la petojn de Turkio, la malpermeso malapaeros, certigis li.

La blokado estis konfirmita fare de la franca agentejo AFP. La turka aŭtoritato por Informado kaj Komunikado (BTK) diris ke "de post la analizo teknika kaj la konsideroj bazataj sur la leĝo 5651 (pri permesataj enhavoj kaj kriminaleco en Interreto), estis decidita administrativa rimedo por la retpaĝaro wikipedia.org". Antaŭe, aliaj retejoj estis malfermitaj dumtempe en Turkio kiel Facebook, Twitter kaj YouTube. La ĉefministro turka Binali Yıldırım certigis ke "fojfoje, pro sekuraj kialoj, ni povas decidi tiajn rimedojn".


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Acceso a Wikipedia fue bloqueado en Turquía, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).