Brazila Senato mallaŭdas usonan decidon pro nuligi aĉeton de ĉasaviadiloj: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e {{Ŝlosita}}
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e Protektis "Brazila Senato mallaŭdas usonan decidon pro nuligi aĉeton de ĉasaviadiloj" ([Redakti=Permesi nur administrantojn] (sendifina) [Alinomigi=Permesi nur administrantojn] (sendifina))
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:10, 1 aŭg. 2013

Dosiero:A-29B Super Tucano on Patrol over the skies of the Dominican.jpeg
La "Super Tucano" ĉasaviadilo

Vendredo, la 2-a de marto 2012

La Senata Komitato pri Eksteraj Aferoj kaj Nacia Defendo admonis la sinteno de la usona registaro por nuligi la aĉeto de 20 ĉasaviadiloj de Brazila Entrepreno de Aeronaŭtiko (Embraer). La prezidanto de la komitato kaj iama prezidanto de la respubliko Fernando Collor de Mello (PTB-AL), emfazis ke la iniciato de la prezidanto Barack Obama "ĝenas la partnereco inter brazilanoj kaj usonanoj en unu grava temo, kiel la defendo."

Collor diris en sia parolado, komence de kunveno de la komitato, ke la decido de usona registaro estis protektisma kaj kontraŭas fundamentajn principojn "de internaciaj bonaj agoj". Li ankaŭ asertis ke la 30-an de decembro 2011, Usono plenigis la procezon de konkurenco kaj anoncis la elekton de Embraer por provizi "Super Tucano" ĉasaviadilojn.

Laŭ la parlamentano, la iniciato estas eĉ pli malutila por komerco inter la du landoj, ĉar nuntempe brazila registaro serĉas, kun la apogo de la leĝdona povo, instigi la disvolviĝon de la defenda industrio. Usono intencas vendi al Brazilo F-18 "Super Hornet" ĉasaviadilojn, dum procezo de modernigo de brazila Aerarmeo (FAB).

Fontoj

Creative Commons
Creative Commons
Ĉi tiu artikolo estas traduko de «Comissão do Senado reprova atitude dos EUA de cancelar compra de caças da Embraer», publikigita de Agência Brasil, laŭ la permesilo Creative Commons Atribuite 3.0 Brazilo.
Aŭtoro de la teksto: Marcos CHAGAS