Saltu al enhavo

Scivola homo de bonkora toleremo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 28-a de novembro 2025

Roman Dobrzyński en 2024
Roman Dobrzyński en 2024

Scivola homo de bonkora toleremo

La 13-an de novembro en la aĝo de 88 jaroj en Varsovio forpasis la elstara pola esperantisto Roman Dobrzyński, honora membro de UEA kaj PEA, ĵurnalisto kaj verkisto. En 1967 li edziĝis al la germana esperantisto Erika Rauschert. ”Nun, kiam ambaŭ ne plu vivas, ni kun admiro memoras du homojn, kiuj ligiĝinte per Esperanto donis modelon por la kunvivado”, skribas Ulrich Lins.

Kiam mortas fama esperantisto, la nekrologoj kutime omaĝas lin jene. Oni listigas liajn kontribuojn al la movado aŭ literaturo de Esperanto, sekvas pli-malpli detala resumo de lia profesia, do eksteresperanta aktivado.

Se nur listigi la funkciojn de Roman Dobrzyński ĵus mortinta, 88-jara, tio ŝajnas facila: 196365 redaktoro de Pola Esperantisto, 196669 vicprezidanto de TEJO kaj redaktoro de Kontakto, 1986-89 prezidanto de PEA, 198991 vicprezidanto de UEA. 1989 Honora Membro de PEA, 2005 Honora membro de UEA.

Sed tio neniel montras al lia signifo. Veninte al Esperanto en sia junaĝo, Roman restis fidela al ĝi ĝisfine; li mortis dum la lasta el la multaj vojaĝoj, kiuj kondukis lin al Bjalistoko, kie li helpis establi en 1987 Fondumon Esperanto.

La unuan stimulon al la lingvo donis gustuma spertado dum la Kvina Monda Festivalo de Studentoj en Varsovio en julio 1955; tie li eksciis, ke ekzistas ”monda lingvoproblemo”. Baldaŭ atingis lin invito al Esperanta kurso. Li demandis sian patron, ĉu valoras lerni tiun ”strangan lingvon”.

La patra respondo ”Lernu, ĉiu scio povas montriĝi utila en cia vivo” konvinkis lin, ĉar la patro, kiu spertis militon kaj malriĉecon, nur pene eskapante la stadion de analfabeteco, jam antaŭe admonis siajn kvar filojn: ”Filoj, lernu. Jen la bonŝanca okazo. Se vi ne lernos, vi laboraĉos kiel mi.”

Roman eklernadis, spitante la malfavorajn kondiĉojn, en kiuj li vivis pro la militaj sekvoj kaj la lerneje spertata nekompetenteco de la ”popoldemokratiaj“, alivorte stalinistaj regantoj de Pollando. Pro la ĝenerala manko de instruistoj la reĝimo devis utiligi por la instruado ekzemple rusinon kaj francinon.

Roman estis forte impresita de licea profesoro, kiu alparole nomis siajn dekkvarjarajn lernantojn ”sinjoroj”, demandis ilin ”Ĉu vi volas lerni kunlabore kun mi?”, kaj ”amikigis nin kun literaturo per sia arta legado de altvaloraj verkoj” kun kompleta neglekto de socialisma realismo.

Roman Dobrzyński en 1961

La universitata studfako de Roman estis juro. Foje li superruzis siajn profesorojn. Prepare al ekzameno pri La kapitalo de Karl Marx li longe kaj profunde legis la verkon ‒ kun la rezulto, ke la profesoroj, eble atendinte de siaj studentoj gurditajn frazojn, nervoziĝis pro la scivolo de Roman, pro liaj detalemo kaj demandemo, tiel ke ili fine kapitulacis kaj ŝanĝis la temon.

Roman multon faris flanke de la studado. Li vojaĝis eksterlanden (unue al Bulgario kaj Rumanio) au dediĉis sin al Esperanto. ”Dum miaj universitataj kolegoj gajnis groŝojn pro lavado de fenestroj aŭ de aliaj pezaj laboroj, mi enspezis monon pro kursoj de la lingvo internacia.” Li verkis la legolibron, La nigra kokino, kiun PEA eldonis en 10 000 ekzempleroj. En 1958 li kunfondis la kabaredon ”Verda Simio”. En 1959 li helpis kunorganizi la jubile-jaran UK en Varsovio.

En 1961 Roman magistriĝis pri juro (verkinte tezon pri la jura statuso de Antarkto), sed anstataŭ eniri profesion li decidis aldoni plian studfakon, nome ĵurnalismon, malgraŭ la onidiro, ke la fako produktas multe da ĵurnalistoj, kiuj ”scias ĉion pri nenio, kaj nenion pri ĉio”. Tamen li sukcesis submeti diploman tezon pri la temo ”La Esperanta gazetaro”.

Pro la TEJO-kongreso en Wokingham (1961) li unuafoje povis vojaĝi okcidenten, do malkovri la ”liberan mondon”. Aventura estis en somero 1964 dumonata, kvarmil-kilometra traveturo de Hispanio per pola skotero. La lingvon li lernis danke al lernolibro de la hispana origine destinita nur por rusoj. La akiron de hispana vizo, tiutempe raraĵo por civitano de satelita ŝtato de Soveta Unio, li dankis al esperantistoj, kiuj estis iom influaj funkciuloj de la baldaŭ falonta reĝimo de generalo Franco.

Fruktoj de la vojaĝo estis la apero de du enkondukaj libroj pri Hispanio, la unuaj por poloj post jardekoj. Ili bone vendiĝis kaj iĝis bazo de lia posta renomo kiel specialisto pri Hispanio kaj Latinameriko, precipe kiam en 1973 li eklaboris por la Pola Televido.

Kvankam lia tuta ĝistiama vivo karakteriziĝis per la kuneco de profesio kaj Esperanto (en la pola vikipedio li estas prezentita kiel ”ĵurnalisto kaj esperantisto”), en 1963 en lian vivon venis Erika, denove pure Esperanta afero. Erika, naskita Rauschert, abiturientino kaj freŝa esperantistino en Hamburgo, petis en letero al Pola Esperantisto peri al ŝi adresojn de ”polaj homoj” korespondemaj.

Parte pro la tiklo implicanta kontakton kun homo el la Federacia Respubliko Germanio, lando, kiun la reĝimo por disciplini siajn civitanojn kutimis uzi kiel ”timigilon”, kun kiu la pola popolo evitu rilatojn, sed eble pli multe pro la iom naiva, nerezistebla ĉarmo de Erika, la redaktoro, Roman, kaptis ŝian leteron por sia propra uzo kaj blokis la transdonon de la korespondpeto en aliajn manojn. La du ekkorespondis, vizitis unu la alian kaj ĉiam pli interproksimiĝis.

Roman longe sciis pri germanoj nur en ligo kun la milito kaj ekstremaj kruelaĵoj. Tion li pretis malatenti, ankaŭ pro la konatiĝo kun samgeneraciaj TEJO-anoj en 1961. Sed li devis venki alispecajn obstaklojn: la geedziĝon de Erika kaj Roman en 1967 antaŭis lukto, ĉar la parencoj kaj geamikoj de Erika ne povis kompreni, eĉ konsterniĝis pro ŝia volo translokiĝi al Pollando, kun kiu okcidenta Germanio ne havis diplomatiajn rilatojn kaj pri kiu vaste regis ignoro aŭ antaŭjuĝoj. Finfine, la 4-an de januaro 1967, la paro geedziĝis.

Ni rezignu prezenti familiajn aferojn tro detale. Roman ankoraŭ en 1967 faris novan, ekscitan vojaĝon, al Mongolio. Erika naskis du gefilojn kaj firme ekŝatis la polojn kaj ilian vivmanieron. Malpli ol kvar jarojn post la geedziĝo ŝi estis ĝislarme kortuŝita observante la skuan momenton, kiam Willy Brandt, dum vizito al la iama Varsovia Geto, subite surgenuiĝis tie honore al la viktimoj. La paro kune vojaĝis al ekzemple Japanio, Ĉinio kaj Brazilo.

Roman Dobrzyński kaj Humphrey Tonkin (starantaj) dum la solena malfermo de UK 1987 en Varsovio. Videblas ankaŭ Roman Malinowski, prezidanto de Sejmo kaj Alta Protektanto de la UK, kaj Flora Szabó-Felső, ĝenerala sekretario de UEA.

Roman Dobrzyński havis talenton altiri homojn per siaj filmoj kaj libroj kaj eble precipe per sia konversaciemo. Tiuokaze li malfacile estis haltigebla; dum kongresoj la edzino ofte devis lin fortiri el vigla interparolo kaj kuntreni al alia programero, sed ankaŭ tiu rapide absorbis la atenton de Roman tiom, ke denove necesis lin bremsi.

Post lia morto Katalin Kováts nostalgie memoris la komunan laboron kun Roman. Preparante filmon, ili buse veturis plurcent kilometrojn tra Pollando – estis tagoj ”plenaj je rakontoj, anekdotoj, ŝercoj kaj klaĉoj”.

Mirinde, ke Roman sukcesis plenumi tiom da taskoj – eduki du gefilojn, produkti ducent filmojn por la pola televido, filmojn pri la 72-a UK, pri Oomoto kaj pri ”Bona Espero” kaj prilabori la tre sukcesan lingvokurson ”Mazi en Gondolando” (1995). Pri ĉi lasta Roman rakontis, ke ĝi spegulas historion de aventuroj kaj emocioj – historion, kiu estis eĉ kortuŝa en tiu senco, ”ke ĝi finiĝis per mia korinfarkto”.

El siaj verkoj li mem eble plej multe ŝatis libron, kiun en 2003 li verkis kune kun la nepo de L.L. Zamenhof: La Zamenhof-strato, tradukitan en 15 (?) lingvojn. En 2005 UEA donis al Roman la premion Grabowski, en 2022 la pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo aljuĝis al li la bronzan medalon ”Gloria Artis”. Fine de 2024 aperis Romano pri Romano: lia aŭtobiografio. 86-jara li vojaĝis al la unua afrika UK, sekvajare al Brno.

Kiam okazis tiuj lastaj vojaĝoj, la edzino jam ne plu vivis. Komence de la naŭdekaj jaroj ĉe Erika ekestis okulmalsano, al kiu en 2016 aldoniĝis kancero. Kuracprovoj en Pollando kaj Germanio ne alportis la esperatan rezulton; la familio longan tempon ne povis vivi kune.

Komence de marto 2020 Erika forpasis. Nun, kiam ambaŭ ne plu vivas, ni kun admiro memoras du homojn, kiuj ligiĝinte per Esperanto donis modelon por la kunvivado de poloj, de germanoj kaj de multaj homoj, kiuj sopiras pri mondo, en kiu la interhomajn rilatojn konsistigas nebridebla scivolo, bonkora toleremo kaj sprito.

Ulrich Lins

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Ulrich Lins, unue aperis en Liberafolio.org «Scivola homo de bonkora toleremo» (arkivita 2025-11-23), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo