Rusio evakuis siajn civitanojn el Uhano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 5-a de februaro 2020

La evakuitoj venis per aviadiloj Iljuŝin Il-86.

La 5-an de februaro en Tjumeno (Rusio) alteriĝis du milittransportaj aviadiloj Iljuŝin Il-86, alportintaj 144 evakuitojn el Uhano. Inter ili estas 128 civitanoj de Rusio kaj 16 personoj el aliaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Venis 4 infanoj aĝaj de 7 monatoj ĝis 4,5 jaroj. La alvenintoj estas lokitaj en la rehabilita centro Gradostroitel (ruse: Градостроитель, do Urbokonstruisto), kiu situas 28 km for de la urbo, apud vilaĝo Vinzili, kaj specialiĝas pri rehabilitado de la infektitoj. Interalie ĝi havas fermitan kloakon por ke infekto neniukaze trafu la eksteran medion. Le ejo estis ĉirkaŭbarita kaj gardata de loka taĉmento de Rosgvardija (Rusia Gvardeo). Tie ili pasigos du semajnojn en kvaranteno. Inter la pasaĝeroj estas unu junulino el Tjumeno. Kuracistoj kontrolis sanstaton de ĉiuj pasaĝeroj kaj skipanoj antaŭ, dum kaj post la flugo kaj trovis neniujn simptomojn de la malsano.

Dume la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris la 3-an de februaro, ke necesas eviti troajn reagojn. Li akcentis, ke la MOS proponas ne limigi vojaĝon kaj komercon, kiel tion faris Rusio, Usono kaj pluraj aliaj landoj. La Monda Banko jam diris, ke ĝi devos revizii sian prognozon rilate ekonomian kreskon ĉi-jare, ĉar ĝi certe estos malpli alta. En Makao oni fermis ĉiujn kazinojn por 15 tagoj. La flugkompanio Cathay Pacific (Honkongo) lasis 27 mil siajn dungitojn por trisemajnaj nepagitaj ferioj, ĉar ĝi ne povas eĉ liveri al ili maskojn en necesa kvanto. Produktoĉenoj tutmonde estas grave damaĝitaj kaj la sud-korea aŭtomobila konzerno Hyundai jam anoncis haltigon de produktado kiel la unua aŭtofabrikanto ekster Ĉinio.

La ĉefministro de Kamboĝo Hun Sen, vizitonta Ĉinion, planis renkontiĝi ankaŭ kun 27 kamboĝaj studentoj, troviĝantaj en Uhano, sed la ĉinaj aŭtoritatoj malakceptis tiun parton de la vojaĝo pro kvaranteno. En Kamboĝo estis unu konfirmita kazo de infektiĝo.

La hospitalo Huoshenshan, konstruita en Uhano en dek tagojn, akceptis la 4-an de februaro unuajn pacientojn. 31 laboratorioj estas ekipitaj por testi sangospecimenojn, ilia kapacito kreskis de 200 ĝis 4000 testoj tage. Interalie en la hospitalo funkcios senkontakta vendejo, kiu ne bezonas vendistojn kaj kvitancojn, uzante sistemon Taoxianda (branĉo de Alibaba Group). Tra Ĉinio rapide malfermiĝis pluraj tiaj vendejoj kaj grave kreskis liverservoj. Oni uzas robotojn kaj spavojn por liveri manĝaĵojn al pacientoj kaj mendintoj, inkluzive en hospitaloj.

La Uhana Instituto de Virusologio informis, ke la 21-an de januaro estis prezentita peto pri registrado de patento por aplikado de Remdesivir — kuracilo, kreita de la biofarmacia kompanio Gilead Sciences (Usono), kaj celanta kuracadon de tiaj malsanoj. Ĉinaj kuracistoj konkludis ke Remdesivir kaj chloroquine (jam 80 jarojn uzata kontraŭ malario) estas tre efikaj ankaŭ kontraŭ tiu ĉi viruso. La ĉina epidemiologo Li Lanjuan diris, ke du kontraŭvirusaj kuraciloj povas efike bremsi multiĝon de la viruso — Arbidol kaj Darunavir. La vic-direktoro de la bilogia centro de la Ministerio pri scienco kaj teknologio Sun Yanrong diris ke oni testas ankaŭ je bestoj kaj krizaj pacientoj Remdesivir, chloroquine phosphate kaj Favipiravir. La Nacia Administracio pri Kuraciloj permesis al la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj la Ĉina Akademio pri Medicinaj Sciencoj lanĉi klinikan testadon de Remdesivir.

Dume la nombro de infektitoj jam atingis 25 542, kaj 492 homoj mortis, 911 resaniĝis (inkluzive 892 en Ĉinio). En la lasta tago mortis 65 homoj, kio estis absoluta rekordo de la epidemio, kaj 3 887 pliaj kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj. Iuj ekspertoj supozas ke reala nombro de la infektitoj estas oble pli granda kaj la oficialaj datumoj kalkulas nur tiujn kun klare videblaj simptomoj, jam enhospitaligitajn. Ĉirkaŭ 2500 pacientoj en Hubejo troviĝas en kriza aŭ danĝera stato. Mortofteco lastatage iom malkreskis — de 3,1% ĝis 2,9% en Hubejo (tutlande 2,1%). Pli ol 80% de la mortintoj havis pli ol 60 jarojn kaj 75% havis gravajn sanproblemojn kiel diabeto ks. En Ĉinio pacientoj troviĝas en hospitaloj averaĝe naŭ tagojn, sed en Hubejo 20 tagojn — por plua observado kaj ĝis ricevo de du negativaj testoj pri la viruso.

Fontoj