Rusio aligis kvar novajn regionojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Estroj de la kvar regionoj kun Vladimir Putin. La 30-an de septembro 2022.

Sabato, la 1-a de oktobro 2022


La 30-an de septembro en la Moskva Kremlo okazis subskribo de kontraktoj pri aliĝo de kvar novaj regionoj al Rusio. Temas pri Donecka Popola Respubliko, Luganska Popola Respubliko, Ĥersona provinco kaj Zaporoĵa provinco.

La du unuaj estis agnoskitaj de Rusio kiel sendependaj ŝtatoj la 21-an de februaro dum la du lastaj estis okupitaj de rusia armeo dum la militado, komenciĝinta la 24-an de februaro en orienta parto de Ukrainio.

En ĉiuj regionoj funkcias administracioj, kies estroj prezentis petojn pri aliĝo al Rusio post respektivaj referendumoj, kiuj okazis de la 23-a ĝis la 27-a de septembro. En LPR aliĝon al Rusio subtenis 98,42% de la voĉdonintoj, en DPR — 99,23%, en Ĥersona provinco — 87,05%, en Zaporoĵa provinco — 93,11%. La referendumojn partoprenis: en LPR — 92,6% de la elektantoj, en DPR — 97,51%, en Ĥersona provinco — 76,86%, en Zaporoĵa provinco — 85,4%.

Dum la ceremonio prezidanto de Rusio Vladimir Putin faris paroladon, en kiu li akuzis okcidentajn landojn pri hipokriteco, ekspluatado, novkoloniismo, agreso, duoblaj normoj kaj misuzado de Ukrainio kaj la ukraina popolo por siaj ekspansiismaj celoj. Li aldonis ke loĝantaro de la okcidentaj landoj jam komprenas ke ĝi estas trompata de siaj mensogemaj elitoj, sed reprezalioj malebligas al la homoj diri tion malkaŝe kaj laŭte. Li diris ke Rusio pretas al intertraktoj kun Ukrainio kaj alvokis ukrainajn aŭtoritatojn tuj ĉesigi la militadon kaj reveni al intertraktoj. Ĉe tio li aldonis ke la aliĝo de tiuj ĉi kvar regionoj jam ne estos pridiskutata, ĉar ekde nun ili estos integra parto de Rusio.

Por definitive aligi la regionojn necesos plenumi kelkajn pliajn procedurojn, interalie aldoni iliajn nomojn al la 65-a artikolo de Konstitucio de Rusio. Post tio ili oficiale iĝos parto de Rusio. La rusia konstitucio malpermesas iujn ajn intertraktojn pri fordono de rusiaj teritorioj.

Ŝtatestroj de pluraj okcidentaj landoj jam deklaris ke ili ne agnoskas rezultojn de tiuj referendumoj, nek aliĝon de tiuj ĉi regionoj al Rusio. Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij diris ke ne eblas iuj ajn intertraktoj kun Rusio dum Vladimir Putin estas prezidanto.

Fontoj[redakti]