Renkontiĝo ĉe la Monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof en Varsovio
Vendredo, la 22-a de julio 2022

Varsovia Filio de la Pola Esperanto-Asocio kaj Varsovia Vento invitas partopreni la 26-an de julio je la 16:00 renkontiĝon ĉe la Monumento-tombo de Ludoviko L. Zamenhof en la 135-an datrevenon de apero de la unua lernolibro de Esperanto. En programo i.a. meto de floroj kaj laŭtlegado de fragmentoj de la Unua Libro.
Tio okazos en Hebrea tombejo de Varsovio.
Fontoj[redakti]
- (pole) Marek Mazurkiewicz «26-an de julio 2022 en Varsovio» – Pola Esperanto-Asocio, 22-07-2022