Ratko Mladić kondamnita al ĝismorta malliberigo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 24-a de novembro 2017

Ratko Mladić en 1993.
Fonto: Evstafiev Mikhail

Ratko Mladić, eksgeneralo de la Armeo de la Serba Respubliko dum la Bosnia Milito, estis prijuĝita fare de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (IPTJ) kiu trovis lin kulpa de 10 el la 11 akuzoj kontraŭ li, inter ili genocido, militkrimoj kaj Krimoj kontraŭ la homaro.

La eksa armeano, 74-aĝa, estis kondamnita al ĝismorta malliberigo pro la krimoj, kiu inkuzivis ankaŭ ekstermado, murdo, deporto kaj fordeviga translokiĝo. "Ĉi-kortumo observis ke la mortoj okazigitaj de la akuzito estas krimoj kontraŭ la homaro kaj multaj el ili ono povas kategoriigi kiel brutalajn", indikas la juĝo legita de la juĝisto Alphons Orie.

Laŭ la tribunalo, Mladić intencis ekstermi islamanojn en Bosnio kaj okazigi la Masakro de Srebrenico. dum 24 jaroj, la IPTJ prijuĝis la generalojn akuzitajn pri repondeci pro la krimoj okazintaj dum la milito. Orie diris je Mladić "konspiris por ke la bosnaj islamanoj, kaj la bosnaj kroatoj malaperu de Bosnio-Hercegovino kaj tiel atingi homogenan serban teritorion".

Tiel estis pruvita ke la generalo "estris la trupojn serbobosnajn kaj en Srebrenico kaj dum la Sieĝo de Sarajevo", malpermesis en ambaŭ lokoj la eniron de humanitara helpo", gvidis la politikistojn cele de etna purigado, "deziris publike la malaperon de bosnaj islamanoj kaj dissendis falsan propagandon por konfuzigi la internacian komunumon".

La legado de la juĝo estis interrompita dum 40 minutoj pro hipertensia krizo de la akuzito. Malgraŭ tio, Orie daŭrigis la legadon, tiam Mladić leviĝis kaj ekkriis al la juĝistoj. Jam elligita la eksgeneralo vidis de apuda ĉambro kiel li estis prijuĝita kulpa de 10 akuzoj. En Srebrenico, perdis la vivon 8000 islamanaj viroj inter 12- kaj 60-aĝaj.p Tamen, klarigas la juĝo, "estis ankaŭ infanoj pli malaĝaj, olduloj kaj virinoj".

Mladić kaptis la urbon la 1-an de julio de 1995 kaj "ordenis al la soldatoj [...] kaj ankaŭ al la policanoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de la Serba Respubliko Serba, la sistema kapto kaj ekzekuto de viroj konsideritaj utilaj, inter la 12-a kaj la 17-a de juliu tiujare". Aliflanke, en Sarajevo, sieĝita inter 1992 kaj 1996 fare de la trupoj gviditaj de la eksarmeano, "la terura kampanjo kontraŭ civitanoj bosnaj kaj bosnokroataj, inkludis la ĵetadon de grenadoj kontraŭ kvartaloj senserbaj, kaŝpafistoj kaj la neniigo de esencaj resursoj".Dum preskaŭ 1500, proksimume 12 mil personoj forpasis.

Fuentes