Raporto pri la rusia vakcino Sputnik 5 estis publikigita en prestiĝa medicina gazeto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vakcino Sputnik 5.

Mardo, la 8-a de septembro 2020


Artikolo pri la rusia vakcino Gam-COVID-Vac, ankaŭ konata kiel Sputnik V, destinita krei imunecon kontraŭ COVIM-19, estis publikigita en la prestiĝa medicina gazeto The Lancet la 4-an de septembro. Tio estas la unua scienca publikaĵo pri la rusia vakcino, antaŭe aperis nur granda intervjuo kun ĝia kreinto, akademiano Denis Logunov, vic-direktoro pri scienca laboro de la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja.

Ĉi-foje Denis Logunov kun kunaŭtoroj prezentis detalojn pri la kreado kaj testado de la vakcino. Ili diras ke ĝi estis kreita surbaze de du komponantoj: rekombinita adenovirusa vektoro de la tipo 26 (rAd26) kaj tiu de la tipo 5 (rAd5). Ambaŭ vektoroj portis la genon de SARS-CoV-2, kiu kodas S-glikoproteinon (rAd26-S kaj rAd5-S). Okazis du malfermaj nehazardigitaj fazoj de la esploro en du rusiaj hospitaloj, kiujn partoprenis sanaj plenkreskaj volontuloj de ambaŭ genroj 18 ĝis 60 jarojn aĝaj. La unua fazo daŭris 28 tagojn kaj celis pruvi sekurecon de la vakcino rAd26-S aŭ rAd5-S, injektita unufoje al muskoloj de la volontuloj. La dua fazo komenciĝis almenaŭ kvin tagojn post la fino de la unua kaj dum ĝi okazis du injektoj — rAd26-S en la unua tago kaj rAd5-S en la 21-a tago.

La esplorado daŭris de la 18-a de junio ĝis la 3-a de aŭgusto 2020 kun partopreno de 76 homoj (po 38 en ĉiu fazo). En la unua fazo po naŭ volontuloj ricevis injekton de rAd26-S kaj rAd5-S, en la dua fazo 20 estis injektitaj per rAd26-S kaj rAd5-S. La esploroj, registritaj ĉe ClinicalTrials.gov, NCT04436471 kaj NCT04437875, konfirmis ke ĉiuj ricevintoj de la vakcino ellaboris imunecon al la COVIM-19. La partoprenantoj bone eltenis la vakcinadon kaj reagoj de iliaj organismoj estis akcepteblaj. La ĉefaj flankefikoj estis: doloro ĉe la loko de la injekto (44 [58%]), ruĝiĝo (38 [50%]), kapdoloro (32 [42%]), astenio (21 [28%]), muskola kaj artika doloroj (18 [24%]). Neniuj gravaj flankefikoj estis registritaj. Ĉiuj partoprenantoj ellaboris antikorpojn al glikoproteino de SARS-CoV-2. Sekvos la tria fazo de la esploro, kiun partoprenos 40 mil volontuloj en diversaj landoj aĝaj ĝis 90 jarojn kaj pli. 5000 volontuloj jam estas rekrutitaj.

Ekspertoj renkontis la publikaĵon kun singarda optimismo, atentigante ke ĉi-foje temis pri sanaj plenkreskuloj kies imuneco estis konfirmita dum 42 tagoj. Sed ankoraŭ ne eblas esti certaj, ke la vakcino estos same efika rilate aliajn aĝojn, homojn kun kronikaj malsanoj ktp kaj ke ĝia efikeco daŭros pli ol la pruvitaj 42 tagoj. Do pliaj esploroj necesas, diras la fakuloj. Cetere ĉion ĉi diris Denis Logunov mem jam en julio en sia intervjuo, kiam li avertis ke nur la vivo povos definitive pruvi efikecon de ajna vakcino rilate plurajn grupojn kaj longan periodon.

La datumoj pri la rusia vakcina esploro, raportitaj en The Lancet, estas kuraĝigaj.
Brendan Wren, profesoro de mikrobiologia patogenezo de la Londona Lernejo de Higieno kaj Tropika Medicino.

Registrado de la vakcino en Rusio okazis la 11-an de aŭgusto. Ĝia produktado jam komenciĝis, ekde oktobro Rusio produktos po kvin milionoj da dozoj monate. Estro de la Rusia Fonduso de la Rektaj Investoj Kirill Dmitrijev, ankaŭ vakcinita dum la testado, diris ke pli ol 20 landoj ekinteresiĝis pri aĉetado de Sputnik 5 kaj temas pri pli ol unu miliardo da dozoj. Unuaj kontraktoj estos subskribitaj ĉi-semajne. Oni jam interkonsentis pri fabrikado de 300 milionoj da dozoj en Barato, similaj intertraktoj okazas kun aliaj landoj.


La publikaĵo en The Lancet montris malfermitecon kaj pretecon de Rusio al dialogo, kaj ankaŭ iĝis respondo al skeptikuloj, kiuj senbaze kritikis la rusian vakcinon.
Kirill Dmitrijev, estro de la Rusia Fonduso de la Rektaj Investoj.

La vakcino jam venas al regionoj de Rusio post komenci vakcinadon de medicinistoj kaj instruistoj. Amasa vakcinado de aliaj grupoj komenciĝos en oktobro aŭ iom poste. La vakcinado en Rusio estas propravola kaj senpaga. Pluraj altranguloj jam sciigis ke ili trapasis ĝin, iuj faris tion publike antaŭ televidkameraoj. Inter la vakcinitoj: urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin, estro de la Liberal-demokratia Partio de Rusio Vladimir Ĵirinovskij, ministro pri defendo Sergej Ŝojgu, ministro pri komerco kaj industrio Denis Manturov. La 20-an de julio novaĵagentejo Bloomberg sciigis, ke rusiaj komercaj kaj politikaj elituloj ekde aprilo havis aliron al la ankoraŭ testata vakcino kaj iuj estis vakcinitaj. La aŭtoritatoj neas tion.

The Lancet estas semajna gazeto pri medicino, fondita en 1823 de angla kirurgo Thomas Wakley. Ĝi estas unu el plej famaj kaj aŭtoritataj medicinaj gazetoj en la mondo. Ĉiuj artikoloj trapasas kolegan reviziadon. Aleksandr Gincburg, direktoro de la Centro de N. F. Gamaleja, diris ke la artikolon pri la rusia vakcino reviziis kvin fakuloj, ĉiu el kiuj prezentis po unu paĝo aŭ pli da demandoj, respondoj al kiuj komplete kontentigis ilin. La sciencisto esprimis dankemon pro utilaj konsiloj kaj sugestoj de la reviziantoj. Li, same kiel akademiano Denis Logunov, trapasis vakcinadon jam dum la esplorado.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano nun tra la mondo estas kreataj 176 vakcinoj kontraŭ COVIM-19, el kiuj 34 jam estas testataj je homoj kaj ok estas en la tria fazo de la esplorado.

Eksteraj ligiloj

Fontoj