Protestantoj en Kirgizio provas eksigi prezidanton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sooronbaj Ĵeenbekov, prezidanto de Kirgizio.

Mardo, la 6-a de oktobro 2020

Centra Azio
Wikinews-Asia-logo.svg

Pli pri Centra Azio
AfrikoAmerikoAzioEŭropoOceanio


Nokte al la 6-a de oktobro en Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, protestantoj kontestantaj rezultojn de parlamenta baloto, sturmokupis sidejon de la registaro kaj prezidanto de la lando.

Tumultoj kaj reago[redakti]

Ili disrabis ĉion valoran, detruis la alion kaj ekbruligis la konstruaĵon, sed la incendio estis rapide estingita. Poste ili direktiĝis al sidejo de la Ŝtata Komitato pri Nacia Sekureco, kie laŭ iliaj postuloj estis liberigita eks-prezidanto Almazbek Atambajev, kondamnita al 11 jaroj da malliberigo pro korupto. El malliberejo estis forlasita ankaŭ eksa ĉefministro Sapar Isakov, kondamnita al 15 jaroj, ankaŭ pro korupto. Matene la protestantoj okupis ankaŭ urbodomon. Oni raportas pri 590 vunditoj, el kiuj 150 estis enhospitaligitaj. Unu homo pereis.

La tumultoj komenciĝis la 5-an de okrobro kiam gvidanto de unu el malgajnintaj partioj Ata Meken (Patrujo) Ĵanar Akajev proklamis, ke la nunan prezidanton anstataŭos "popola registaro" kiun estros nova ĉefministro. Plenrajtaj reeprezentantoj de la registaro en tri provincoj eksiĝis. La protestantoj nomumis novan komandanton de Biŝkeko kaj estron de la Ŝtata Komitato pri Nacia Sekureco. Eksa deputito Almambet Ŝikmamatov diris, ke li iĝis la ĝenerala prokuroro. Li nuligis rezultojn de la parlamenta baloto kaj promesis aresti ĉiujn partoprenintojn de ties "grandskala falsado". La opozicio postulis eksiĝon de la prezidanto kaj konstitucian reformon.

La protestojn iniciatis gvidantoj de 11 partioj, kiuj malsukcesis eniri la parlamenton kadre de la baloto kaj nomis ĝin falsita. Sojlon je 7% superis nur kvar partioj el 16: Birimdik (24%), Mekenim Kirgistan (23%), Kirgizstan (9%), Butun Kirgizstan (7%). Partioj Birimdik kaj Mekenim Kirgistan ricevis preskaŭ duonon de la lokoj. La unua partio estas konsiderata kiel ligita al la prezidanto kaj la dua — al influa klano de fratoj Matraimov. En la antaŭa parlamento el ĉiuj ĉi partioj partoprenis nur Kirgizstan.

Prezidanto Sooronbaj Ĵeenbekov nomis tion provo de ŝtatrenverso, alvokis opoziciulojn "forigi siajn subtenantojn de la stratoj" kaj diris ke li ordonis ne pafi kontraŭ la protestantoj. Li alvokis ĉiujn konduti racie kaj kadre de leĝaj proceduroj por gardi stabilecon kaj pacon en la lando, ne reagi al la provokoj. Lia partio Birimdik (Unueco), oficiale gajninta la baloton, diris ke ĝi pretas partopreni ripetan baloton se tiu okazos.

Cquote1.svg Mi alvokas gvidantojn de politikaj partioj trankviligi siajn subtenantojn kaj forkonduki ilin de amasiĝejoj. Mi alvokas ĉiujn miajn sampatrujanojn konservi pacon kaj ne reagi al alvokoj de la provokaj fortoj. Paco de nia lando kaj sekureco de nia socio estas la plej gravaj aferoj. Mi alvokas ĉiujn fortojn meti la sorton de la lando super la politikaj ambicioj kaj reveni en la juran kampon. Cquote2.svg
Sooronbaj Ĵeenbekov, prezidanto de Kirgizio.

Li diris ke oni esploros la balotan proceduron kaj se estos trovitaj rompoj, oni aranĝos novan parlamentan baloton.

Antaŭhistorio[redakti]

Kirgizio neniam ekzistis kiel sendependa ŝtato kaj la kirgiza nacio formiĝis danke al la sovetia potenco, establinta por tiu duonnomada etno apartan respublikon. Poste disfalo de Sovetunio en 1991, Kirgiza SSR iĝis sendependa ŝtato subestre de sciencisto kaj politikisto Askar Akajev.

En 2005 kadre de la unua ondo de koloraj revolucioj en Kirgizio okazis la tulipa revolucio, sekve de kiu Askar Akajev, akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita kaj la prezidentan postenon okupis Kurmanbek Bakijev. Dum lia oficperiodo okazis interalie granda pogromo de lokaj uzbekoj, dum kiu 893 homoj estis murditaj kaj 400 mil fuĝis al Uzbekio.

En 2010 okazis la tiel nomata "aprila revolucio", dum kiu Kurmanbek Bakijev, akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita kaj la prezidentan postenon provizore okupis Roza Otunbajeva ĝis en 2011 estis elektita Almazbek Atambajev.

En 2017 li malgajnis la baloton kaj en 2019 estis arestita kaj kondamnita al 11 jaroj de enprizonigo pro korupto kaj aŭtoritatismo. Kiam polico venis aresti lin, li barikadis sin hejme kaj pafis el pistolo ĝis oni promesis al li, ke oni ne ekzekutos lin tuj, sed juĝos.

Fontoj[redakti]