Prezidanto de Kazaĥio anoncis reformojn kaj foriron de la eksterlandaj trupoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev.

Mardo, la 11-a de januaro 2022


La 11-an de januaro prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev alparolis la parlamenton. Li proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn, instigitajn de la nacia krizo kaŭzita de amasaj tumultoj, komenciĝintaj la 2-an de januaro.

Jen la ĉefaj tezoj de lia parolado.

  • Sistemo de sekureco estos reformita, ĉar evidentiĝis ke ĝi ne kabalas alfronti minacojn.

Tio koncernos policon, la Komitaton de Nacia Sekureco, skoltadon, armitajn fortojn. Estos kreitaj novaj unuoj de la Nacia Gvardio kaj specialaj trupoj. Limgarda servo estos fortigita. Kreskos salajroj de kunlaborantoj de ĉiuj ordogardaj servoj, ilia jura protekto. Punoj pro atakoj kontraŭ policanoj aŭ malobeo al iliaj ordonoj iĝos pli severaj.

Konspire okazis preparado de konkretaj plenumontoj de radikalaj agoj. La Komitato de Nacia Sekureco kiel koncerna organo ne povis kaj ne deziris ĝuste taksi tiun ĉi subfosan laboron, ne vidis kritike gravan minacon al la nacia sekureco. Al organizantoj de la atako restis nur trovi pretekston, kiu aperus en iu ajn kazo. Kiel instrumento estis uzita malkontento de la loĝantaro pro kresko de prezoj de gaso.
Kasimĵomart Tokajev, prezidanto de Kazaĥio.

Li aldonis ke foje okazis rekta perfido de la ŝtataj interesoj kaj ĵuro: "Ne ĉiuj montris fidelecon al sia devo. En kelkaj urboj departamenestroj de la Komitato de Nacia Sekureco, malgraŭ havi sufiĉan armilaron, senbatale forlasis la oficejojn, lasinte tie armilojn kaj sekretan dokumentaron". Samtempe li aprezis kuraĝon de specialaj trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj kaj de la Ŝtata Gardoservo, kiu gardas la plejajn altrangulojn.

Li promesis ke estos aĉetitaj novaj ekipaĵoj kaj teknikaĵoj por la specialaj trupoj kaj sekurecservoj, ĉar ilia manko evidentiĝis dum la tumultoj. Aparta atento estos dediĉita al altigo de batalpreteco de la armitaj fortoj kaj limgarda servo.

  • La Banko de Evoluo de Kazaĥio estos reformita

"La Banko de Evoluo de Kazaĥio fakte transformiĝis je persona banko por malvasta rondo de personoj, kiuj reprezentas financo-industriajn kaj konstruajn grupojn. Ni konas ilin ĉiujn laŭ familinomoj" diris la prezidanto.

  • Estos reformita aĉetsistemo de la ŝtataj kompanioj

La prezidanto diris ke investa holdingo Samruk-Kazina kaj aliaj ŝtataj kompanioj devas ŝanĝi siajn sistemojn de aĉetoj, kiu plu restas neefikaj kaj donas eblecojn al korupto.

  • Estas enkondukita kvinjara moratorio por altigo de la salajroj de la deputitoj, registaranoj kaj regionestroj

La prezidanto diris ke li konsideras iliajn salajrojn jam sufiĉe altaj. Tio ne koncernas la aliajn kunlaborantojn de la ŝtataj organizoj kaj institucioj.

  • Estos kreita socia fonduso "Al la popolo de Kazaĥio" (kazaĥe: Қазақстан халқына) por solvado de socialaj problemoj

"Danke al la unua prezidanto — jelbasi [oficiala titolo de Nursultan Nazarbajev], eksiĝinta en 2019, en la lando aperis grupo de tre profitaj kompanioj kaj tavoleto de homoj riĉaj eĉ laŭ internaciaj normoj. Mi opinias ke venis tempo redoni al la popolo de Kazaĥio tion kion ĝi meritas kaj helpadi al ĝi je sistema kaj regula bazo" diris la prezidanto. La kreota fonduso okupiĝos pri medicino, sporto, edukado kaj sociala subteno. La prezidanto diris ke li atendas "regulajn kaj signifajn kontribuojn de la komerca sektoro". Li promesis ke la fonduso funkcios maksimume malferme, ĉiuj datumoj estos afiŝataj en Interreto, ĝian agadon kontrolos observa komitato el aŭtoritataj personoj. La registaro kreos liston de kompanioj kiuj regule kontribuos al ĝi. Li atendas ankaŭ kontribuojn de "personoj, kiuj fakte posedante grandegajn rimedojn, troviĝas en ombro".

Parlamento de Kazaĥio.
  • Ene de du monatoj estos aprobita programo pri altigo de enspezoj de la loĝantaro

La prezidanto diris ke la nacia ekonomio progresas kaj enspezoj de la loĝantaro kreskas ("almenaŭ surpapere"), sed restas nesolvita problemo de maljusta distribuado de la kreskantaj enspezoj. "Ŝlosilaj profitantoj de la ekonomia kresko iĝis financo-oligarĥaj grupoj. Formiĝintaj oligopolioj limigis evoluon de libera merkato kaj malaltigis konkurenckapablon de la lando" diris Tokaejv. Sistemo de ŝtata subteno ankaŭ "estas orientita ĉefe je priservado de grandaj strukturoj laŭ principo: "Al amikoj — ĉion, al la aliaj — laŭleĝe" konstatis la prezidanto. Li ordonis dediĉi specialan atenton al la bezonoj de la junularo kaj kreado de laborpostenoj por ĝi. Devos esti aprobita la Sociala Kodekso kiel siaspeca kontrakto inter la ŝtato kaj la socio.

  • Doganejo estos subigita al strikta kontrolado

La prezidanto diris ke "grava potencialo de altigo de la enspezoj de la buĝeto kaŝiĝas en la ordigo de doganejo, speciale ĉe la limo kun Ĉinio".

Vera malordo, okazanta tie, estas konata al ĉiuj. Aŭtoj estas ne inspektataj, impostoj ne pagataj. Diferencoj en "spegula" statistiko kun doganejo de Ĉinio atingas miliardojn da dolaroj.
Kasimĵomart Tokajev, prezidanto de Kazaĥio.

Li ordonis al la Ĝenerala Prokurorejo kune kun la Ministerio pri financoj, Agentejo pri financa monitorado kaj aliaj koncernaj institucioj okazigi kompleksan inspektadon kaj ordigi la aferon.

La prezidanto ordonis stabiligi la valutan merkaton por komplete restarigi fidon de la internaj kaj eksteraj komercistoj al la kazaĥa tengo. La registaro devos malaltigi inflacion ĝis 3-4% en 2025.

  • Politikaj reformoj

La prezidanto memorigis ke li jam inciatis kaj realigis plurajn politikajn reformojn, kiuj celis liberaligon de la politika kaj socia vivo. Tiu agado daŭros kaj en septembro li proponos novajn leĝojn kaj amendojn tiukampe.

  • Evoluigo de teknika edukado

Necesas speciale atenti la teknikan edukadon. Baldaŭ siajn filiojn devos malfermi plej aŭtoritataj altlernejoj de Rusio. Ĝis 2025 devos aperi ne malpli ol kvin filioj de aŭtoritataj eksterlandaj altlernejoj. Ĉe tio du filioj de teknikaj altlernejoj devos aperi en la okcidentaj regionoj.

Apogiloj de malpeza rapidtrajno en Nursultano.

La projekto, lanĉita de la prezidanto Nursultan Nazarbajev en 2005 kaj konsuminta jam grandajn ŝtatajn investojn, estis nomita "erara kaj forte odoranta je korupto". La prezidanto promesis allogi eksterlandajn fakulojn por decidi kiel eblos uzi jam aperintajn multekostajn konstruaĵojn.

  • Likvidado de regionaj misproporcioj

Tokajev atentigis ke la sudaj kaj okcidentaj regionoj de la lando, kiuj donas grandan parton de la naciaj enspezoj, restas subevoluintaj kaj malatentataj, speciale ilia kamparo. Li ordonis korekti laboron de la registaro tiel ke tiuj ĉi regionoj ricevu pli da investoj kaj ĝenerala evolunivelo de la regionoj estu pli egala.

  • Altigo de efikeco de la ŝtata aparataro

Li ordonis maksimume forigi burokrataĵojn, cifereceigi dokumentaron kaj kunsidojn okazigi plejparte per Interreto.

  • Reformo de la ŝtata servo

Li atentigis ke multaj talentaj gejunuloj ne povas dungiĝi kiel ŝtatoficistoj dum tiuj maljunaj foje okupas siajn postenojn malgraŭ manko de realaj agoj kaj meritoj. Necesas faciligi dungon kaj eksigon en la ŝtata servo por altigi kvalifikon kaj konkurencon en tiu ĉi sfero. Samtempe li diris ke necesas trakti ĉiun kazon individue kaj spertaj kaj efikaj ŝtatoficistoj rajtas plu okupi siajn postenojn malgraŭ sia aĝo, necesas nur forigi artefaritajn karierajn barierojn por la gejunuloj. Li diris ke antaŭjare laŭ lia ordono nombro de la ŝtatoficistoj estis reduktita je 15% kaj nun ĝi estas optimuma.

  • Pagon por rubujigo de aŭtoj kolektos ŝtata kompanio

Tiu ĉi pago delonge indignigis la aŭtomobilistojn en Kazaĥio, kiuj eĉ kreis apartan movadon por ĝia nuligo aŭ reformado. Ĝis nun ĝin kolektis privata firmao, suspektata pri korupto.

  • Investoj estos protektataj

La prezidanto substrekis ke ĉiuj ŝtataj sindevigoj rilate la eksterlandajn ivestantojn estos plenumitaj. Samtempe li avertis ke necesos pli strikte kontroli financajn fluojn kaj preveni kontraŭleĝan translokadon de mono el la lando, kiu jam komenciĝis.

Rusia kirasveturilo en la flughaveno de Almato.
  • Pactrupoj foriros komplete post 12 tagoj

La prezidanto diris ke al la origine popola protesto aliĝis "banditoj kaj marodistoj" kaj komenciĝis tute alia fazo de la konflikto, kiam temis jam pri nacia sekureco. Por kontraŭstari internaciajn teroristojn Kazaĥio devis peti helpon de la aliancanoj je la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco (OKKS).

Necesas kompreni: je la momento de tiu decido ni komplete perdis kontrolon super Almato, kiu estis tute fordonita al rabado fare de teroristoj. Perdinte Almaton ni perdus la ĉefurbon kaj poste la tutan landon. En tio konsistas la senco de la eventoj de la tragikaj januaraj tagoj. Kun apero de la pactrupoj en la ĉefurbo ni ekpovis transloki de ĉi tie aldonajn specialajn trupojn al Almato kaj savi la urbon.
Kasimĵomart Tokajev, prezidanto de Kazaĥio.

Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj, la 13-an de januaro komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj. Pactrupoj de Rusio, Belorusio, Armenio, Kirgizio kaj Taĝikio eniris Kazaĥion 6-an de januaro laŭ peto de la kazaĥa registaro. Ili gardas elektrostaciojn, flughavenojn kaj aliajn gravajn objektojn. Ili ne partoprenas iujn ajn konfrontiĝojn kontraŭ la protestantoj. Ili rajtas defendi sin kaze de atako, sed ĝis nun okazis eĉ ne unu incidento.

La parlamento aprobis la kandidaton je la ĉefministra posteno kaj samtage Tokajev aprobis la novan registaron.

Fontoj[redakti]