Pola kortumo ebligis malpermeson de abortigoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Afiŝo de protestantoj en 2016.

Vendredo, la 23-a de oktobro 2020


La 22-an de oktobro la Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de feto, estas "malkongrua" al la konstitucio.

Ekde 1993 abortigoj en Pollando estas permesitaj nur kaze de seksa perforto, incesto, minaco al la vivo de la patrino aŭ se temas pri misformita feto. 98% de la laŭleĝaj abortigoj okazas surbaze de lasta premiso, sed la reganta dekstra partio Juro kaj Justeco preparis leĝprojekton, kiu fermos ankaŭ tiun ĉi vojon.

Ĉefa juĝisto Julia Przyłębska anoncis tion forme de verdikto.

La Konsilio de Eŭropo tuj kondamnis la verdikton. La Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj Dunja Mijatović nomis tion "malĝoja tago por #VirinajRajtoj".

Forigi la bazon por preskaŭ ĉiuj laŭleĝaj abortigoj en #Pollando egalas al malpermesi & perforti #HomajnRajtojn. Hodiaŭa decido... signifas subterajn/eksterlandajn abortigojn por tiuj, kiuj povas fari tion & eĉ pli grandan ekzamenon por la aliaj.
Dunja Mijatović, Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj.

Virinaj organizaĵoj tra Pollando delonge oponas la striktigon de la leĝo, kiu eĉ nun estas la plej strikta en Eŭropa Unio. Interalie ili asertas ke la Konstitucia Kortumo, reformita en 2016, iĝis pajlopupo de la reganta partio kaj ne plu estas sendependa institucio. En 2016 la registaro, regita de la sama partio, jam provis aprobi tian leĝon, kio kaŭzis amasajn protestojn, dum kiuj ĝis 100 mil nigre vestitaj virinoj marŝis laŭ stratoj. Nun pro la kronvirusa pandemio estas malpermesite ariĝi po pli ol 10 homoj surstrate, kio faras amasajn protestojn kontraŭleĝaj.

Eks-ĉefministro Donald Tusk nomas la verdikton "politika peko". Maldekstra deputito Barbara Nowacka akuzis romkatolikajn ĉefepiskopojn kiel kompliculojn de la projekto, dirinte: "Vi havas sangon sur viaj manoj". Virinaj organizaĵoj kolektis pli ol 210 subskribojn kontraŭ la leĝprojekto, sed tio ĝis nun donis neniun praktikan efikon. Prezidanto Andrzej Duda anoncis, ke se la leĝprojekto estos aprobita de la parlamento, li subskribos ĝin. Lia proparolanto Blazej Spychalski esprimis ĝojon pro tio, ke la kortumo "elektis flankon de la vivo".

Ĉi-jare en Pollando, kie loĝas 38 milionoj da homoj, okazas malpli ol 2000 laŭleĝaj abortigoj. Virinaj organizaĵoj asertas ke ĝis 200 mil abortigoj okazas kontraŭleĝe aŭ eksterlande.

Fontoj