Pli ol 1 151 civiluloj mortis pro Rusiaj atakoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 28-a de marto 2022

Civiluloj mortigitaj de rusiaj soldatoj
Civiluloj mortigitaj de rusiaj soldatoj


Laŭ raporto de la Alta Komisiono de Homaj Rajtoj, de la Unuiĝintaj Nacio, pli ol 1 151 civiluloj estis mortigitaj ekde la komenco de la rusia invado de Ukrainio, inkluzive pli ol 103 infanojn. Plie, pli ol 1 824 estis vunditaj, inkluzive 133 infanoj.

Ukrainia civilulo, mortigita de la rusia armeo
Ukrainia civilulo, mortigita de la rusia armeo

La plej multaj el la civilulaj viktimoj estis mortigitaj per eksplodaj armiloj kun larĝaj areoj, inkluzive tiuj de pezaj artilerioj, multoblaj lanĉaj raketaj sistemoj, misiloj, kaj aliaj aeraj atakoj.

Ĉi tiuj Rusiaj armiloj eĉ inkluzivas grapolbombojn, kiuj estas malpermesitaj internacie, kaj estas kontraŭleĝaj laŭ la Konvencio de Ĝenevo.

La Alta Komisiono de Homaj Rajtoj kredas, ke la veraj nombroj de mortintaj estas konsiderinde pli altaj, ol tiuj kiuj estas nun konataj. Kelkaj lokoj havas raportojn kiuj estas nun en la procezo de konfirmo. Ekzemple, Mariupol kaj Volnovakha (regiono Donetsk), Izium (Kharkiv-regiono), Popasna kaj Rubizhne (Luhansk-regiono), kaj trostianets (Sumy Regiono), kie estas raportoj pri multaj civilaj viktimoj. Ĉi tiuj nombroj estas nun konfirmantaj, kaj ne estas inkluzivitaj en la supraj statistikoj.

Laŭ la Traktatoj de Hago en 1899 kaj 1907, la Konvencioj de Ĝenevo, kaj la Internacia Puna Kortumo, intence mortigi civilulojn estas militkrimo. Malgraŭ tio, Rusio daŭre intence bombis malsanulejojn, teatrojn, kaj aliaj lokoj plenaj de civiluloj.

Rusio daŭras sian invadon de Ukrainio, malgraŭ ke la milito nun estas deklarita kiel kontraŭleĝa kaj malpermesita laŭ la Internacia Kortumo. Rusio ignoras la ordonon de la Internacia Kortumo, kiu je la 16a marso, ordonas al Rusio "tuj suspendi" militajn operacojn en Ukrainio.

Fontoj[redakti]