Pli ol 150 mortintoj dum teroraj atakoj en Parizo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

14-a de novembro 2015

Parizo, Francio

Mapo de la atencoj en Parizo en novembro 2015. (1) Stadiono de Francio
(2) La kuniĝo de la stratoj Rue Bichat kaj Rue Alibert
(3) Casa Nostra, Rue de la Fontaine
(4) La koncertejo Bataclan
(5) La Belle Équipe, Rue de Charonne.

Pli ol 150 mortintoj kaj 200 vunditoj estas la rezultoj de serio da teroraj atencoj okazintaj hieraŭ en Parizo, ĉefurbo de Francio. La kunordigitaj atakoj okazis per pafiloj, eksplodaĵoj kaj kaptado de ostaĝoj en la koncertejo Bataclan, kie okazis la plejmulto el la murdoj. Francio mateniĝis ĉisabate kun dekreto pri krizostato kaj fermitaj landlimoj kaj kun sia ĉefurbo paralizita, post la deklaroj de la prezidento François Hollande pri tio ke ne estos kompato serĉante kaj punante la respondeculojn de la atako. La medioj kvalifikas la okazaĵon kiel la plej teruran atakon en franca tero de post la Dua mondmilito. La nombro da viktimoj, vunditoj, damaĝoj, mortintaj aŭ kaptataj respondeculoj estas necertaj kaj kreskiĝas.

La atakoj komenciĝis preskaŭ sinsekve en la restoracio "Petit Cambodge" kaj en la trinkejo "Le Carillon", en la 10-a arondismento de Parizo. Ekster la Stadiono de Francio du sinmortigaj teroristoj eksplodigis sin en trinkejo kaj alia proksime al stadiono kie estis ludantaj la naciaj futbalteamoj de Francio kaj Germanio. Tie ĉeestis la prezidento Hollande, kiu estis forportita tuje pro sekureco. Por scii pri la atakoj centoj da personoj subeniris en la ludkampon, kie ili restis ĝis kiam la polico permesis la eliron de la ejo kiam jam estis sekure.

Sky Tower de Aŭklando, Novzelando kun la franca flago. Multaj monumentoj tra la mondo prezentis omaĝe la francan flagon.

La plej grava okazaĵo viviĝis en la koncertejo Le Bataclan, kie okazis prezento de la usona grupo Eagles of Death Metal. Almenaŭ kvin agresantoj perforte eniris nigre vestitaj kaj armitaj kun fusiloj AK-47 kaj eksplodaĵoj. Multaj personoj sukcesis eskapi, sed almenaŭ 121 estis murditaj far de la teroristoj, kiuj kriis "Alahu akbar" (Dio grandas, arabe) dum mortigis personojn. Post entranĉeiĝi, la krimuloj luktis kontraŭ la polico dum ili tenis kaptitaj 60 ostaĝojn, estinte mortigitaj almenaŭ 5 krimuloj fare de membroj de Recherche, assistance, intervention, dissuasion (RAID), specialaj fortoj de la Franca Nacia Polico. La okazaĵo estis rakontita vive ek de ene kaj ekstere fare de dekoj da personoj en la sociaj retejoj Twitter kaj Facebook.

Post atakoj miloj da membroj de la armeo kaj polico estis etendigitaj sur la pariza ĉefurbo. Estis malpermesata la cirkulado al ĉiuj veturiloj en la tiel nomata Pariza Insulo. Dume, pere de Twitter, estis publikigitaj mesaĝoj de simpatiantoj de Islama Ŝtato atribuante al la grupo la atakojn. Ili diras ankaŭ plani ataki Romon kaj Vaŝintonon kiel kontraŭatako al la atakoj ricevitaj.

UEA

UEA esprimis siajn kondolencojn pere de la sociaj retejoj Facebook kaj Twitter:

Ni priploras la viktimojn de la kruelaĵoj kaj esperas kiel William Auld en "La infana raso":

"mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio:
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.


Universala Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo París vive "viernes negro" por atentados terroristas, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).