Pli ol 1500 mortintoj en Ĉinio pro la koronoviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 15-a de februaro 2020


La ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus

La Ĉina Nacia Sanserva Komisiono diris, sabaton la 15-an de februaro, ke 143 pliaj homoj pereis pro la nova koronoviruso, kio plialtigis la nombron da mortintoj al pli ol 1 500.

Krome, la komisiono konfirmis 2 641 pliajn virusajn kazojn, sed temas pri malpliiĝo konsiderante la pli altajn nombrojn de la pasintaj tagoj. La antaŭan tagon, Ĉinio raportis 5 090 novajn kazojn.

La sumo da konfirmitaj kazoj en tiu lando, ekde vendredo vespere, staras je 66 492, kaj la nombro da mortintoj je 1 523, laŭ la komisiono.

La ĉina registaro lastatempe ŝanĝis sian metodon por kontroli kaj kalkuli novajn kazojn, kio rezultigis kreskegon de raportitaj kazoj. Laŭ tiu nova metodo, la kuracistoj rajtas uzi pulmo-bildojn kaj aliajn esplorojn por diagnozi malsanulojn anstataŭ sole laboratoriaj kontroloj.

La ĉina sankomisiono diris ke la plimulto da novaj mortokazoj okazis en Uhano, la ĉefurbo de la provinco Hubejo, kie la koronoviruso verŝajne ekdisvastiĝis.

Ĉi tiun semajnfinon, komuna misio kun Ĉinio, direktota de la Monda Organizaĵo pri Sano, lanĉos enketon pri la koronoviruso. Ĉi ties ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus diris al ĵurnalistoj vendredon en Ĝenevo ke oni atendas teamon alvenontan en Ĉinion ĉi tiun semajnfinon, kaj ke «apartan atenton oni dediĉos al la kompreno de la virusa transdonado, la graveco de la malsano kaj la efiko de la nunaj rimedoj».

La ĉina prezidanto Xi Jinping petis pli fortajn leĝojn pri publika sano, vendredon, por batali kontraŭ la disvastiĝo. Xi «emfazis la bezonon plifortigi malfortiĝintajn zonojn kaj fermi breĉojn malkaŝitajn de la nuna epidemio», laŭ la ŝtata televido CCTV.

En Pekino, urbaj aŭtoritatoj devigas ĉiujn, kiuj revenas al la ĉefurbo, memstare kvaranteni sin por 14 tagoj. La ŝtata gazeto Pekino Ĉiutage raportis ke tiuj, kiuj refuzos sin kvaranteni aŭ kiuj malobservos aliajn regulojn pri maldisvastiĝo «estos respondecigitaj laŭ la leĝo».

La disvastiĝo kaŭzis la eksigon de Jiang Chaoliang kiel la reganto de la Komunista Partio en Hubejo, kelkajn tagojn post la elpostenigo de du altrangaj sanoficialuloj. La oficiala novaĵagentejo Xinhua diris ke la antaŭa urbestro de Ŝanhajo Ying Yong anstataŭos Jiang, kiun la lonĝantaro kritikis pro lia fuŝa regado de la disvastiĝo de la COVID-19 viruso.

Fontoj