Perfortaj manifestacioj en Irano pro altigo de la prezo de brulaĵo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 16-a de novembro 2019


En Irano, manifestaciantoj plenigis la stratojn en dekoj da urboj tra la lando, pro kolero sekve de registara decido duobligi la prezon de brulaĵo. La manifestacioj ŝajnas esti akirintaj forton post kiam la plej altranga ŝija kleriko en apuda Irako, la ajatolo Ali Sistani, starigis sin favore al la manifestaciantoj en vendreda preĝa prediko laŭtlegita de unu el liaj disĉiploj.

Dekoj da manifestaciantoj en Tabrizo, la ĉefurbo de la azerbajĝana regiono, alfrontis la registarajn sekurecfortojn sabaton, la 16-an de novembro, ĵetante ŝtonojn kontraŭ ilin, ĉe grava aŭtovojo trairanta la urbon. Neprofesia videaĵo montris la trafikon haltiĝintan dum la polico impetis kontraŭ manifestaciantoj por peli ilin el la vojo.

Manifestaciantoj ankaŭ haltigis la trafikon uzinte aŭtojn kaj busojn en la ĉefurbo Teherano, dum nekutima por tiu ĉi jartempo neĝoŝtormo. Alia videaĵo montris manifestaciantojn kantantajn frapfrazojn antaŭ por-registara milica oficejo en Teherano.

Oni raportis, sabaton, pri manifestacioj en dekoj da iranaj urbetoj kaj urboj la duan sinsekvan tagon. Pluraj homoj laŭdire mortis aŭ vundiĝis, sed la raportoj ne agordiĝis inter si pri la preciza nombro. La saudaraba televidkanalo Al-Arabija raportis pri 9 manifestaciantoj mortintaj sabaton.

Neprofesia videaĵo montris manifestaciantojn ĉasantajn policistojn post kiam ĉi tiuj pafis kaj laŭdire mortigis du nearmitajn manifestaciantojn. La mortoj estas nekonfirmitaj.

Arabaj amaskomunikiloj ankaŭ raportis ke Irano fermis gravan transirejon ĉe la iraka landlimo dum la senhaltaj manifestacioj.

Fontoj