Palestinaj grupoj kaj Israelo estus plenumintaj militkrimojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 24-a de junio 2015

Kaj la armeo de Israelo kaj la palestinaj armitaj grupoj estus plenumintaj militkrimojn dum la militeniro israela de 2014 en Gazan Sektoron, avertis hieraŭ la Komisio de Unuiĝinta Naciaro por esplori la eblajn krimojn dum tiu konflikto.

Dum la montro pri la trovoj, la prezidanto de la Komisio, la juristo Mary McGowan Devis, certigis en konferenco ke la amplekso de ruinigo kaj suferigado vidita en Gazo ne havas precedencojn kaj eĉ afektos la venontajn generaciojn. La Komisio diris ke ili akiris esencan informon malkovrante gravajn rompojn de internaciaj leĝoj pri homaj rajtoj, kaj de la Israela flanko kaj de la armitaj palestinaj grupoj.

La israela militista operacio, plenumita inter julio kaj aŭgusto 2014, daŭris 51 tagojn kaj mortigis 1 462 palestinajn civilulojn, triono el ili infanoj. Samtempe 73 israelanoj perdis la vivon, ses el ili civiluloj.

La Komisio ankaŭ raportis ke inter junio kaj aŭgusto samjare mortis en Cisjordanio 27 palestinanoj kaj 3 020 pliaj estis vunditaj. La esploristoj ankaŭ denuncis la uzon de veraj municioj fare de la israela armeo por kontroli homamasoj kaj la uzon de armiloj de alta potenco kontraŭ areoj dense loĝataj. Ili substrekis la gravecon pri tio ke la agintoj donu klarigojn antaŭ la aŭtoritatoj pri la faroj hororaj.

"Kion ni esperas estas kunlabori por fari justecon, alvokante la registarojn por kuniĝi kaj pritrakti la enda bezono pri ŝanĝoj de politikoj pri la uzo de eksplodemaj armiloj de granda atingo en urbaj areoj", diris McGowab,

Pri la armitaj grupoj palestinaj, la Komisio denuncis la senkontrolan naturon de la rakedoj ĵetitaj kontraŭ Israelo, kiu celis civilulojn, malobeante la homan internacian leĝon kaj iĝinte eblaj militkrimoj. La esploristoj menciis ankaŭ la eksterjusticaj ekzekutoj de la tiel nomataj kunlaborantoj, alia ebla militkrimo.

Israelo rifuzas

Siaflanke la israela ĉefministro, Benjamin Netanjahu, rifuzis la raporton de la Komisio kaj certigis ke "Israelo ne plenumas militkrimojn. Israelo defendas sin kontraŭ terora organiza kiu petas ĝian detruiĝon kaj kiu plenumas multnombrajn militkrimojn". Samtempe denuncis la malneŭtralecon de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN. La Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Israelo certigis ke ili studas la raporton sed konsideris ke la dokumento "estis direktita de institucio klare malneŭtrala (kaj) estis regata klare malneŭtrale".

Hamaso pritaksas la raporton pozitive

Male, Hamaso "celebris" pasintlunde la dokumenton de UN, kvankam ne menciis la suspektojn pri militkrimoj de Unuiĝinta Naciaro kontraŭ la grupoj armitaj palestinaj.

"Hamaso celebras la kondamnon, per tiu ĉi raporto, de la okupanto cionista pro ĝiaj militkrimoj dum la ĵuspasinta agreso kontraŭ Gaza Sektoro", deklaris Fawzy Barhoum, proparolanto de la islamista movado reganta Gazan.

Ambaŭflankoj kulpas kaj devas plulabori

La raporto denuncas "la senpuniteco kiu regas je ĉiuj niveloj" pri la agado de la israelaj fortoj kaj instigas Israelon "maligi la bedaŭrindan bilancon" por persekuti la respondeculojn.

Krome, la dokumento bedaŭras pri tio ke la palestinaj aŭtoritatoj "ĉiam malsukcesis" pri ties celo alporti antaŭ la justecon al tiuj kiuj rompas la internaciaj leĝojn.

Israelo forte kontraŭstaris la decidon peti ĉi-raporton kaj malpermesis al la Komisio viziti la areon, pro tio ili devis akiri la 280 atestojn per telekonferencoj aŭ per telefono, kaj aliajn 500 atestojn skribe. La unua prezidanto de la Komisio, la la kanada jurinstruisto William Schabas, devis demisii februare pro la premoj de Israelo, kio malrapidigis la publikigon de la raporto de marto al junio.

La Komisio prezentos la raporton al Konsilio pri Homaj Rajtoj venontlunde. La organizo petis al la registaro de Israelo ke la esploroj de eventualaj krimoj "ne pritraktu nur simplaj soldatoj izolitaj sed ankaŭ membroj de la politika kaj milita hierarĥio" kiam necese.

Fontoj



Rilataj novaĵoj