Opozicio ricevis 20 el 45 lokoj en la Moskva Urba Dumao

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 9-a de septembro 2019

Raporto de Sergej Sobjanin en la Moskva Urba Dumao.

La 9-an de septembro 2019 en Moskvo finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj.

La Komunista Partio de Rusia Federacio gajnis en 13 balotaj distriktoj, la partio Jabloko — en 4, Justa Rusio en 3. la reganta partio Unueca Rusio estos prezentita de kandidatoj, kiuj plejparte balotiĝis kiel sendependuloj. Ĝia frakcio konsistos el 24-25 deputatoj. Interalie la baloton malgajnis la ĉefo de Unueca Rusio en Moskvo, Andrej Metelskij, kiu estis deputito de la urba parlamento ekde 2001. En lia distrikto venkis la komunisto Sergej Savostjanov. Antaŭ la voĉdonado la kontraŭkorupta organizaĵo de la fama opoziciulo Aleksej Navalnij publikigis rezulton de propra enketado pri komerco de Andrej Metelskij kaj lia familio.

Pluraj sendependaj opoziciaj kandidatoj ne estis registritaj, kion la oficialuloj pravigis per rompo de balotreguloj fare de la kandidatoj. Responde la opozicio kelkfoje organizis amasajn protestojn, kiujn akompanis detenado de centoj da homoj fare de polico. Post tio Aleksej Navalnij lanĉis kampanjon nomitan Inteligenta voĉdonado, alvokante subteni listigitajn de li opoziciulojn, kiuj sukcesis registriĝi kiel kandidatoj.

La voĉdonadon partoprenis 21,77% de la elektantoj.

Fontoj