Okcitanio estis la plej voĉdonita propono por la nomo de nova administra regiono en Francio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 17-a de junio 2016

Historia flago de Okcitanio.

Pli ol 200.000 personoj voĉdonis por esprimi sian opinion pri la nomo de la nova administra regiono de Francio. La nova regiono kunigos la malnovajn regionojn de Sudo-Pireneoj kaj Langvedoko-Rusiljono en unu sola. Por elekti la nomon de tiu nova regiono la registaro pretigis voĉdonon. Tamen ekde komence la registaro klarigis ke la plej voĉdonita nomo ne necese estos elektita, kaj la voĉdono nur utilos por scii la opinion de la tieaj loĝantoj.

Estis 5 nomoj proponitaj por la nova regiono: Languedoc-Pyrénées (Langvedoko-Pireneoj), Languedoc (Langvedoko), Pyrénées-Méditérranée (Pireneoj-Mediteraneo), Occitanie-Pays Catalan (Okcitanio-Kataluna Lando) kaj Occitanie (Okcitanio).

La propono "Occitanie-Pays Catalan" estis aldonita lastminute pro premo de la loĝantaro de Nord-Katalunio kiuj plendis ĉar komence neniu nomo montris la katalunecon de tiu regiono.

La rezulto de la voĉdonado estis favora al nomo "Occitanie", 44,9% el la voĉdonintoj elektis tiun nomon. 17,91% elektis "Languedoc-Pyrénées", 15,31 voĉdonis pore al "Pyrénées-Méditérranée", 12,15% elektis la nomon "Occitanie-Pays Catalan" kaj fine nur 10,01% elektis "Languedoc".

Fontoj