Novaĵoj por la semajno de la 10-a ĝis la 16-a de majo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 15-a de majo 2020


Ŝtreĉa elhejmiĝo en Hispanio

Hispanio, unu el la plej trafitaj de la koronvirusa pandemio landoj, komencis maldevigi iujn kvarantenajn rimedojn laŭ zonoj, lundon la 11-an de majo. Tiu ĉi malfermiĝo ne koncernas Madridon kaj Barcelonon, la du plej loĝatajn urbojn en tiu lando. La centra registaro rifuzis la peton de Madrido eniri la «unuan fazon», kvankam Isabel Díaz Ayuzi, la prezidantino de tiu regiono, jam promesis al la madridanoj rekomencon de ekonomia aktivado. Ŝi ne kontentiĝas per la 16 miliardoj da eŭroj promesitaj de la ŝtato por kompensi la malŝparojn. Ŝi akuzis la registaron pri «maltravidebleco». Do tiu ĉi malkvaranteniĝa afero verŝis oleon en la fajron dum tempo de jam ŝtreĉaj rilatoj inter la regionoj kaj la ŝtato.

Maroko: krizostato plilongigita ĝis la 20-a de majo

La 15-an de marto, la reĝlando deklaris sanitaran krizostaton kaj fermis la landlimojn. La 19-an de marto, ĝi anoncis socialan helpan programon por la plejaj mizeruloj. En tiu plano, nenio estis provizita por la migrantoj kaj la subsaharaj enmigrintoj loĝantaj en tiu lando, kiuj suferas malpliiĝon de siaj enspezoj. Tiu parto de la loĝantaro malfacile pluvivas, malgraŭ kelkaj impulsoj de malavareco. En Maroko loĝas ĉirkaŭ 20 000 enmigrintoj, el kiuj la plejparto laboras en la neformala sektoro.

Alĝerio plilongigas la kvarantenon ĝis la 29-a de majo

La alĝeria registaro anoncis, mardon la 12-an de majo, ke la malkvaranteniĝo ne komenciĝos antaŭ la fino de Ramadano. Tiu ĉi decido ne instigis la movadon «Hirak» ĉesigi sian agadon. La movado, kiu formiĝis en februaro 2019, denove homplenigis la stratojn de Tizi Gheniff, komunumo en la orienta Alĝero, dimanĉon la 10-an de majo. La manifestacioj estis prokrastitaj ekde la mezo de marto pro la kronviruso. Maskitaj manifestaciantoj kunvenis spite la kunvenomalpermeson por subteni kvin movadanojn arestitajn de la polico.

Barato anoncas planon por revivigi la ekonomion

La 12-an de majo, la ĉefministro Narendra Modi malkaŝis grandegan projekton por relanĉi la ekonomion. Per elspezo de ĉirkaŭ 250 miliardoj da eŭroj, tiu granda lando celas restarigi sin post la kronvirusa krizo. Por la naciisto Narendra Modi, temas krome pri la okazo ebligi la «memsufiĉecon» de tiu lando per «lokaj provizoĉenoj». Tiu ĉi plano celas precipe la kamparanojn suferantajn pro tiu ĉi krizo, la malriĉajn laboristojn kaj la mezan klason, forte trafitajn de senlaboreco pro la kvaranteno altrudita en marto. Inter la loĝantaro de 1,3 miliardoj da homoj, la viruso jam mortigis almenaŭ 2 000 homojn, sed la ĉiutagaj nombroj kreskas kaj oni antaŭvidas la plej altan nombron de viktimoj nur en junio.

La libananoj enhejmigitaj kvar pluajn tagojn

Oni denove trudis kvarantenon al la libananoj de la 13-a ĝis la 17-a de majo. Tiu ĉi renversiĝo de la situacio ŝuldiĝas al la plialtiĝo de la nombro da homoj kiujn oni testis kiel pozitivajn. Laŭ la libana ĉefministro Hassan Diab, «oni enkalkulis 109 novajn kazojn dum kvar tagoj». Ekde la komenco de la pandemio de Kovim-19, 29 homoj pereis inter 878 infektitaj homoj. La libana registaro rimarkigis «malvigliĝon en iuj regionoj» kaj «neglektemon kaj nerespondecemon de iuj civitanoj». De la 27-a de aprilo, la loĝantaro profitis iompostioman malkvaranteniĝon kaj «moliĝon» de la rimedoj altrudataj de la registaro. Tamen post la 13-a de majo nur la sektoroj de sano, nutrado, terkultivado kaj industrio rajtas esti malfermitaj. Krome, tiu ĉi sanitara krizo ekscitas la koleron de la loĝantaro, ĉar la libananoj alfrontas unu el la plej gravaj ekonomiaj krizoj en la historio de tiu lando.

Nova disvastiĝo en Uhano

De la 30-a de aprilo, la elirpunkto de la tutmonda kronvirusa epidemio, Uhano, ne estis suferinta pliajn kazojn. Tamen la 10-an de majo, oni malkovris novan kazon kaj de tiam oni testis plurajn aliajn homojn kiel pozitivajn. Kvankam tiu ĉina provinco Hubejo estis malkvanrantenigita de pli ol unu monato, tiu ĉi nova apero malkvietigis la lokajn aŭtoritatojn, ĉar ili timas duan ondon kaj jam starigis rimedojn por eviti ĝin. Ili volas ekzameni la tutan loĝantaron de Uhano, t.e. 11 milionojn da homoj. La popolnombrado jam komenciĝis.

Nova rekordo de ĉiutagaj kronvirusaj mortoj en Brazilo

Mardon, la 12-an de majo, 881 brazilanoj pereis pro Kovim-19, kio estas nova taga rekordo por tiu sudamerika lando, kies sumo de mortintoj staras je 12 400 vendredon, la 14-an de majo. La prezidanto Jair Bolsonaro kontraŭas ĉiujn enhejmiĝajn kaj kvarantenajn rimedojn. Li invitas la loĝantaron retrovi sian vivon kaj remalfermi la komercejojn. Tamen, laŭ opinisondo publikigita la 12-an de majo, 67,3% da sonditoj favoras truditan enhejmiĝon. Rilate lian ĝeneralan politikon, tiu kiun oni nomas la «tropika Trumpo» suferis malpliiĝon de sia populareco. Ĉirkaŭ 55,4% da brazilanoj malakceptas ties regadon de la lando. Krome, brazilaj esploristoj faris studon, laŭ kiu la nombro da infektiĝoj estas 1,6 miliono je la 4-a de majo, kio estas dekkvin fojojn pli ol la tiutaga oficiala nombro de 107 780.

Mallongaj novaĵoj

En Burkino, oni trovis malvivaj en iliaj ĉeloj 12 homojn akuzitajn pri terorismo.

En Afganio, atako kontraŭ malsanulejo en Kabulo apogata de la Kuracistoj sen landlimoj mortigis 14 homojn.

Sudano anoncis ke ĝi rifuzas traktaton proponitan de Etiopio pri digo en la rivero Nilo.

Vaŝingtono aldonis Kubon al sia nigra listo kiu enhavas tiujn landojn, kiuj ne luktas kontraŭ la terorismo.

Nova akordo pri la Briteliro starigos doganajn kontrolojn en Nord-Irlando.

De la 2-a de majo, al la franca ambasadejo en Venezuelo mankas akvo kaj elektro, kio ŝtreĉigas la rilatojn kun Francio.

En Francio, la leĝo Avia celanta batali kontraŭ la malamo en la interreto estas definitive promulgita de la Nacia Asembleo malgraŭ polemiko. Laetitia Avia, deputitino de la partio LREM, estis ĉe la koro de polemiko por ŝiaj rasismaj, kontraŭsamseksemaj kaj seksismaj diroj.

Fontoj