Nova viruso en Ĉinio maltrankviligas sanitarajn aŭtoritatojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 20-a de januaro 2020

Ĉinaj sanoficialuloj en la mezĉina urbo Uhano konfirmis grandegan kreskon de nova kronviruso je 136 novaj kazoj dum la pasintaj tri tagoj.

Kronviruso estas unuspeca el granda virusaro kiu povas kaŭzi malsanojn, jen malgravajn kiel malvarmumon, jen la mortigan sarsan pneŭmoniton. SARSo, kiu aperis en Ĉinio antaŭ prekaŭ 17 jaroj, tiutempe mortigis preskaŭ 800 homojn tutmonde.

Kuracistoj plioftigis la kontroladon de supozitaj kazoj de pneŭmonito en tiu ĉi sepa plej loĝata urbo de Ĉinio. Oni instigas homojn esti pli konsciaj pri ilia persona higieno kaj kovri la buŝon tusante aŭ susurante.

La uhana urba sankomisiono diras ke la sumo da virusaj kazoj superas 200, inkluzive de du novaj kazoj en Pekino kaj unu en Ŝenĵeno en suda Ĉinio. La plimulton da konfirmitaj kazoj oni taksas malgravaj, sed oni raportis tri forpasojn.

La sud-koreiaj sanoficialuloj diris, lundon, ke estas konfirmita kronvirusa kazo ĉe 35-jaraĝa virino kiu flugis de Uhano al Inĉono. Ankaŭ Tajlando kaj Japanio konfirmis kazojn.

Vendredon, la 17-an de januaro, la usona agentejo Centroj pri malsan-kontrolo kaj prevento komencis kontroladi pasaĝerojn alvenintajn el Uhano en tri flughavenoj: San-Francisko, Los-Anĝeleso kaj Novjorko. Ankaŭ flughavenoj en Japanio, Tajlando, Sud-Koreio kaj Singapuro kontroladas pasaĝerojn.

Pasaĝeroj el unu flugo alveninte sabaton matene en San-Franciskon diris ke spertinte kontrolon ili taksis ĝin facila proceduro. Oni mezuris ilian temperaturon kaj ili plenigis formularon.

Sanoficialuloj en Ĉinio kaj Usono precipe maltrankviliĝas pro tio, ke oni atendas ke ĝis 1,4 miliardoj da ĉinoj estas ekveturontaj je la luna novjaro kiu komencos la 25-an de januaro.

Vidu

Fontoj