Nova specio de orkideo malkovrita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de marto 2015

Alexander von Humboldt kaj Aimé Bonpland piede de la vulkano Ĉimborazo (Ekvadoro).

Encyclia parkeri estas la scienca nomo de nova orkidea specio malkovrita de la scienco, fare de esplorgrupo de la Universitato de la Valo en Kolombio, kadre de esplor-projekto pri "Orkideoj kaj Klimata ŝanĝo". La orkideo estis trovata en protektita arbaro inter la municipoj La Cumbre kaj Restrepo.

Ĝin malkovris Guillermo Reina-Rodríguez, esploristo de la departemento pri geografio de la Universitato de la Valo, kaj la profesoroj Jorge E. Rubiano kaj Fabio Castro. Priskribante la novan specion ankaŭ partoprenis Carlos Leopardi de la Scienca Esplorcentro de la ŝtato Jukatano (Meksiko) kaj Gustavo Romero-González de la herbario Oakes Ames de la Universitato Harvard (Usono).

Per tiu ĉi projekto la spertuloj inventaris la orkideojn en la Valo de la rivero Kaŭko (kiu konsistas el la departementoj de Valo de Kaŭko, Kaŭko, Kindio kaj Risaraldo) pligrandigante la nombron de konataj specioj de 33 al 70. Per tiu ĉi projekto ili volas emfazi la rolon de ĉi-floroj kiel indikiloj de la klimata ŝanĝo.

69% el orkideoj estas epifitaj. Tio signifas, ke ili vivas sur aliaj plantoj kaj nutriĝas de enatmosferaj mikroeroj kaj la humideco de la medio, estante la lasta ĉeno inter tera bioto (faŭno kaj flaŭro) kaj la atmosfero. Tiele ĉiu ŝanĝo, kiu ekzistas en la pluv- aŭ temperatur-patroneoj, estos perceptita de ili. Tio ĉi faras, ke ili estos vivaĵoj gravaj por dokumenti spurojn pri klimata ŝanĝo, tiel kiel patroneoj pri spaca distribuiĝo en estontaj scenaroj je 2050 kaj 2100. Do ili estas tre povaj iloj por plani teritoriojn kaj helpi fari decidojn.
Reina-Rodríguez

Laŭ klarigis Reina-Rodríguez, akiri la informon nefacilis:

Parto el la biologiaj registraĵoj devenis de la herbarioj, kie troviĝas, inter alie, la ekologiaj datumoj kaj geografia informo pri la deveno de la plantoj. La herbario CUCV de la Universitato de la Valo havas tre bonan informon pri tio ĉi. Alia datumaro estis kolektita de ciferecaj herbarioj de Kolombio, Usono kaj Eŭropo. Sed fine, la plejparton el la informo oni kolektis "perpiede".
Kiu diris

Per la esploro estis malkovritaj ankaŭ almenaŭ tri lokaj formortitaj orkideaj specioj, kiuj ekzistis en 1801, kiam Alexander von Humboldt kaj Aimé Bonpland esploris tiun teritorion de Kartago (Kolombio) ĝis Popajano, antaŭ ilia suprenirado, en 1802, sur vulkano Ĉimborazo en Ekvadoro.

Fontoj