Nova Sud-Kimrujo senkrimigis aborton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 27-a de septembro 2019

Alex Greenwich en 2017
Foto: EqualityCWiki


Hieraŭ la parlamento de Nova Sud-Kimrujo (NSK) en Aŭstralio aprobis la «Reproductive Health Care Reform Bill 2019» (esperante Leĝpropono pri Reproduktosana Reformo de 2019), kiu senkrimigis aborton. Ĝis la nova regulo, NSK havis la plej limigan kontraŭabortigan leĝon en Aŭstralio. La NSK-a leĝfarejo en Sidnejo nuligis ĉiujn ekzistantajn komuna-jurajn regulojn pri abortigo kaj permesis abortojn ĝis la 22-a semajno de gravedeco.

Depost 1900 laŭ la NSK-a krima leĝaro, abortoj estis permesitaj se kuracisto decidis, ke la patrino riskas mensan aŭ korpan danĝeron. Alex Greenwich, kiu skribis la leĝproponon, diris en la paralemento: «Sekvis jardekoj de laboro de virinrajtaj kampanjantoj, aktivistoj kaj homoj en la parlamento». La debato en la supera ĉambro koncernis 102 amendojn kaj estis unu el la plej longaj daŭroj de leĝpropono-debato.

Parlamentano Kevin Conolly diris, ke leĝo permesanta la finiĝon de vivo markis «malĝojan tagon por NSK». La eksa ĉefministro Tony Abbott diris: «Ĝi estas permesilo de sekso-selektaj abortigoj. Ĝi estas permesilo al posttempaj abortigoj [...] Ĝi estas efektive infanmortigo laŭvole».

Kunaŭtoro de la leĝpropono kaj parlamentano Penny Sharpe diris: «La nuntempa leĝo signifas minacon de dek jaroj en malliberejo por virinoj kaj kuracistoj, kiuj faris tiun ĉi decidon, kaj ĝi estas nebona». Antaŭlonga oponanto kaj parlamentano Tanya Davies diris: «Ni metis la leĝproponon al pli bona stato».

La ŝtatoĉefministro Gladys Berejiklian ne ĉeestis la finan voĉdonadon pri la leĝpropono.

Nova Sud-Kimrujo estas la plej loĝata ŝtato en Aŭstralio. La ŝtato Suda Aŭstralio ankoraŭ limigas abortigojn kaj postulas la permeson de du kuracistoj.

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo New South Wales decriminalizes abortion, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).