Novaĵoj por la semajno de la 1-a ĝis la 7-a de novembro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 8-a de novembro 2020


Plistreĉiĝo inter Francujo kaj Turkujo

Merkredon, la 28-an de oktobro, Turkujo anoncis la malfermon de esplorenketo kontraŭ Charlie Hebdo pro la publikigita karikaturo de Recep Tayyip Erdoğan. Temas pri la plej nova okazaĵo en konflikto inter la du prezidantoj. En sia omaĝo al murdita instruisto Samuel Paty, Emmanuel Macron reasertis la rajton karikaturi. Recep Tayyip Erdoğan sekve invitis lin «kuraciĝi». Responde Francujo revokis sian ambasadoron el Turkujo. Poste la prezidanto Erdoğan alvokis bojkoti la francajn produktojn, kio estis aparte farita en Kataro kaj Kuvajto. Krome manifestacioj kontraŭ Francujo okazis en pluraj landoj kiel Pakistano. Sabato la 31-an de oktobro, Emmanuel Macron sin esprimis ĉe la televidkanalo Al-Jazeera por klarigi la francan modelon de laikeco kaj provi pacigi la ŝtreĉojn.

Tumultoj en Ebur-Bordo post la prezidantaj balotadoj

Alassane Ouattara

La 31-an de oktobro, la nuna prezidanto, Alassane Ouattara estis deklarita venkinto en la prezidantaj balotadoj, okazigante viglajn reagojn flanke de la opozicio. La elekta komisiono, kiu regas la balotadojn, konfirmis la venkon de la nuna prezidanto kun 94,27 centonoj de la balotoj. Tamen liaj du plej gravaj konkurantoj, Henri Konan Bédié kaj Pascal Affi N’Guessan, kontestis la voĉdonon parolante pri «konstitucia puĉo». Alassane Ouattara petas trian mandaton kvankam la konstitucio permesas nur du. La rezulto kaŭzis multajn manifestaciojn kiuj aliformiĝis en perfortajn konfliktojn inter la komunumoj. De post aŭgusto, Ebur-Bordo nombras tridekon da mortintoj.

La Alĝerianoj amase bojkotas la referendumon de la reĝimo pri «nova respubliko»

Nur 23 centonoj da civitanoj voĉdonis dimanĉon, la 1-an de novembro. La rezultoj anoncitaj la morgaŭan tagon proklamis venkon de la «jes» je 66%. «Alĝerio eniras novan epokon kun nova konstitucio adoptita de la alĝeria popolo en plena travidebleco kaj plena respondeco», deklaris Mohamed Charfi, prezidanto de la Nacia sendependa aŭtoritato pri balotadoj. Funebrante pri la morto de Lakhdar Boumegaâ, elstarulo de la sendependeca milito de Alĝerio, la opoziciuloj substrekas la fakton, ke la nombro da partoprenantoj en la referenduma balotado estas la plej malalta en la alĝeria historio.

La Laborista Partio senigis sin je sia estro

Jeremy Corbyn

Ĵaŭdon, la 29-an de oktobro, la brita Laborista Partio provizore elpostenigis Jeremy Corbyn el la partia estraro ĉar li kritikis raporton riproĉantan al li «lian mankon de volo» en la batalo kontraŭ antisemitismo ene de la partio. Ĉi tiu raporto estas la frukto de enketo de la Komitato pri la egaleco kaj la homaj rajtoj. La periodo celita de la raporto estas tiu de la mandatoj de Jeremy Corbyn, de 2015 ĝis 2020. Inter ĉiuj akuzoj de la raporto, Jeremy Corbyn refutis iujn en fejsbuka afiŝaĵo, tamen preciziginte ke «antisemitismo estas absolute maljusta, naŭziga kaj respondeca pri la plej gravaj krimoj de la homaro». Krome li montris sin indigna pri tiuj ĉi akuzoj, parolante pri «honta tago» por la partio.

Francujo denove enhejmigata

Emmanuel Macron

Merkredon la 28-an de oktobro, Emmanuel Macron anoncis per viva televida elsendo trudatan enhejmiĝon en la tuta nacia teritorio, krom iuj escepte transmarajn teritoriojn, dum almenaŭ unu monato. Fronte al tia rimedo, la politikistoj ne maltrafis la okazon reagi. La maldekstruloj ĝenerale apogis la decidon kiun ili taksas necesa. La dekstruloj bedaŭris ke oni de decidis tion pli rapide. Flanke de la sindikatoj, oni timas la katastrofajn ekonomiajn efektojn de dua enhejmiĝo. Tiun timon la Francoj dividas, kies «indico de malkvieteco altiĝis ĝis 91%» dum la parolado de Emmanuel Macron, laŭ opinionsondo.

Televidkanaloj ĉesigis la elsendon de parolado de Donald Trump

Donald Trump

La 5-an de novembro, iuj televidkanaloj ĉesis elsendi gazetaran konferencon ĉe la Blanka Domo en kiu Donald Trump denove akuzis la demokratan partion pri fraŭdado. Li miris la fakton, ke ĉiuj korespondaj balotoj iris «en la saman direkton» (tiu de Joe Biden). La televidkanaloj kiuj estis elsendantaj la gazetaran konferencon, inter aliaj CNN, decidis ĉesigi la paroladon de Donald Trump kiun ili taksis «danĝera». On afiŝis ĉe tiu ĉi kanalo: «Senpruve, Donald Trump asertas sin viktimo de fraŭdo». Fox News, kanalo konsiderata kiel proksima de la eliranta prezidanto, ankaŭ malproksimigis sin, preciziginte ke li havas neniun rimedon por pruvi siajn asertojn.

Fontoj