Nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio superis tiun en Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 20-a de marto 2020

Mezurado de korpotemperaturo en Bolonjo

La 19-an de marto la nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio kreskis je 427, do atingis 3405 kaj superis tiun en Ĉinio (3242). La nombro de la infektitoj kreskis je 5322 kaj atingis 41 035. Pli ol 2000 pacientoj trapasas intensan kuracadon.

La proporcio estas nekomparebla, se konsideri ke loĝantaro de Italio estas nuraj 60 milionoj da homoj, do proksimume 5% de la ĉina loĝantaro je 1,3 miliardo. Tamen Italio okupas la duan lokon en la mondo (post Japanio) laŭ la kvanto de aĝuloj — preskaŭ 30% de la italoj aĝas 60 jarojn kaj pli, do apartenas al la plej riska kategorio. Sume en la mondo mortis pli ol 9600 homoj.

La hospitaloj en Italio estas superplenaj, speciale en la nordaj regionoj, plej forte trafitaj de la pandemio. Pacientoj ofte kuŝas en koridoroj aŭ en provizoraj hospitaloj similaj al tiuj militaj. Medicinistoj mem ofte infektiĝas pro la manko de protektiloj. Inter la pereintoj estas Roberto Stella, prezidanto de la Medicina Gildio de la provinco Varese, estimata tutlande. La 67-jara kuracisto mortis la 10-an de marto en la urbo Como. Fronte al la malfacila elekto kuracistoj preferas kuraci pli junajn, kiuj havas pli da ŝancoj resaniĝi, la pacientoj ekde la 80-a vivojaro ne ricevas intensan kuracadon. La aŭtoritatoj planas longigi fermon de la lernejoj ankaŭ post la 3-a de aprilo, same kiel kvarantenadon de la tuta lando.

Tamen ĉinaj medicinaj ekspertoj, helpantaj al la lando kontraŭstari la pandemion, asertas ke la preventaj reguloj en Lombardio estas "nesufiĉe striktaj". Sun Shuopeng, vic-prezidanto de la Ĉina Ruĝa Kruco konstatis ke Italio nun troviĝas en la sama situacio kiel Ĉinio antaŭ du monatoj. Li sugestis al la italoj haltigi ĉian ekonomian aktivadon kaj alvokis ĉiujn resti hejme. Li rimarkigis:

Ĉi tie en Milano, la areo plej forte de COVID-19, mankas vere strikta fermo: publika transporto plu funkcias kaj homoj plu cirkulas, oni plu havas vespermanĝojn kaj festenojn en hoteloj kaj ne portas maskojn. Ni bezonas ke vere ĉiu civitano estu engaĝita en la lukto kontraŭ COVID-19 kaj sekvu tiun politikon".
Sun Shuopeng, vic-prezidanto de la Ĉina Ruĝa Kruco

Oni raportas krizon ankaŭ en la sepulta industrio en la provinco Bergamo (Lombardio), kie loĝas 1,2 miliono da homoj. La mortuloj tiom abundas ke la 18-an de marto nokte oni uzis armeajn kamionojn por transporti 65 ĉerkojn de la tombejo en la urbo Bergamo al la urboj Modeno kaj Bolonjo en la regiono Emilio-Romanjo. Ĉerkoj malsufiĉas, pluraj sepultistoj infektiĝis. Se homo mortas hejme lian forpason devas atesti du kuracistoj, el kiuj la dua venas minimume 30 horojn post la morto. Ambulancoj ne sukcesas plenumi ĉiujn vokojn, do foje venas kiam la vokinto jam mortis. Tiukaze ili simple sigelas la loĝejon por ke liaj parencoj ne eniru kaj ne infektiĝu. La kadavro restas ĝis kiam haveblos ĉerko por ĝi. La parencoj ne rajtas adiaŭi la mortinton, nek ĉeesti dum la funebro, okazanta ĉeeste sole de la pastro. La plej granda loka funebra kompanio CFB plenumis ekde la 1-a de marto preskaŭ 600 entombigojn aŭ kremaciojn dum ordinare oni faris po 120 monate. Loka kremaciejo funkcias 24 horojn tage. "La generacio mortis en nuraj du semajnoj" konstatis Antonio Ricciardi, la direktoro de CFB.

Fontoj