Mortis fama fizikisto Stephen Hawking

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 14-a de marto 2018

Mondfama brita fizikisto Stephen Hawking mortis en merkredo je la 14-a de marto en la aĝo de 76 jaroj en sia domo en Kembriĝo, Britio.

„Li estis bonega sciencisto kaj ekstraordinara viro, kies verko vivos dum longaj jaroj,“ diris infanoj de Hawking: Lucy, Robert kaj Tim.

Stephen Hawking estis en sia aĝo de 21 jaroj diagnozita kun amiotrofa lateralsklerozo, kiu igis lin moniĝi nur per rulseĝo kaj post kelkaj jaroj ankaŭ forprenis lian voĉon. Ekde tiam Stephen Hawking komunikis per voĉa sintezilo.

Kuracistoj komence opiniis ke li vivos nur dum kelkaj jaroj, sed eĉ tio ne haltigis Hawking de lia fokuso al sia laboro, en kiu interalie strebis pri interkonekto de Ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein, priskribanta movon de grandaj objektoj en la kosmo, kun teorio de kvantuma mekaniko, kiu priskribas konduton de subatomaj partikloj.

Fontoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: