Mortis Nicholas Winton

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 1-a de julio 2015

Nicholas Winton en 2007 en Prago, Ĉeĥio

En la aĝo de 106 jaroj hodiaŭ matene mortis Siro Nicholas Winton, savanto de 669 judaj infanoj el iama Ĉeĥoslovakio tuj antaŭ la dua mondmilito. Dum lastaj momentoj de lia vivo ĉeestis lin lia filino Barbara kun genepoj.

Dum 1930-aj jaroj Nicholas Winton laboris por pluraj bankoj. Dum lia laborado li vivis en Londono, Hamburgo, Berlino, Parizo kaj en la jaro 1939 ankaŭ en Prago. Tie lia amiko Martin Blake petis lin helpi kun transportado de homoj polataj de naziisma reĝimo al Unuiĝinta Reĝlando. Pro tio Winton prizorgis organizadon de adoptoj kaj transportoj de judaj infanoj, por kiuj li devis trovi adoptan familion, permesilon por eniri en Unuiĝintan Reĝlandon kaj fervojbileton. La unua trajno foriris el Prago je la 14-a de marto 1939, la lasta trajno ekvojaĝanta je la 1-a de septembro 1939 estis reigita fare de naziistoj.

Dum la dua mondmilito li administrative laboris por Royal Air Force (RAF) en Britio. Post la mondmilito li laboris por Internacia organizo de UN por fuĝintoj. En la 1950-aj jaroj li ekloĝis en urbeto Maidenhead, kie li lastfoje menciis la savon kadre de lia kandidatiĝo en urban reprezentataron.

Historio pri savo de la infanoj estis elkovrita en 1980-aj jaroj kiam lia edzino Grete, kiu en subtegmentejo trovis la dokumentojn el la jaro 1939. Al la publiko tio estis prezentita en programo de brita televido BBC That’s Life (Tia estas vivo) en 1988, kion ĉeestis ankaŭ la savitaj infanoj.

Por lia ago li ricevis plurajn honorigojn - en la jaro 1983 reĝino Elizabeto la 2-a donis al li Ordenon de la Brita Imperio kaj en la jaro 1998 w:Václav Havel donis al li Ordenon de T. G. Masaryk (la plej altan ŝtatan ordenon de Ĉeĥio). Winton ankaŭ estis en la jaroj 2008, 2011 kaj 2013 nomumita por Nobel-premio pri paco, sed li neniam ricevis ĝin.

Fontoj