Miloj da homoj delokiĝas pro la milito inter Turkio kaj la kurdoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 11-a de oktobro 2019

Batalantoj de la Siriaj Demokrataj Militfortoj en 2016

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) admonas Turkion sin moderigi enirante en nordorientan Sirion.

La ĝenerala sekretario de NATO, Jens Stoltenberg, rekonis la laŭleĝajn sekurecajn zorgojn de Turkio pri la kurdaj batalantoj en Sirio, sed avertis ke la ofensivo povus endanĝerigi la progreson jam faritan kontraŭ la terora grupo Islama Ŝtato.

Stoltenberg parolis ĉe gazetara konferenco en Instanbulo akompane de la turkia ministro pri eksteraj aferoj, Melvut Cavusoglu. Cavusoglu diris ke Turkio atendas solidarecon de NATO kontraŭ la minacoj kiujn ĝi alfrontas.

Turkio raportis sian unuan militan perdon tri tagojn post sia eniro en Sirion. La ministerio pri defendo diris ke tri pluaj militistoj vundiĝis, sen iuj precizigoj. Estis ankaŭ raportite ke civiluloj estis vunditaj, sed estas malfacile kontroli kaj konfirmi la ĝustajn nombrojn.

Vendredon, oni raportis pri eksplodoj ĉe la nordaj landlimaj urbetoj Ras al Ain kaj Tel Abyad, dum la ofensivo de Turkio.

La International Rescue Committee (Internacia Savada Komitato) diras ke 64 000 homoj jam estis delokitaj kaj ke centmiloj da aliaj baldaŭ povus senhejmiĝi. Ambaŭ flankoj raportas mortojn kaj vundojn de civiluloj pro obusoj falintaj trans la landlimo en Turkion.

«Turkaj flugmaŝinoj frapas el la ĉielo», diris Diyar Amed, proparolanto de la kurda registaro en nordorienta Sirio, en ĵaŭda komuniko. «Samtempe iliaj armiloj ne ĉesis, ili ne ĉesas la pafadon kontraŭ la vilaĝo, do la civiluloj kaj vundiĝis kaj perdis la vivon.»

Turkio diras ke ĝi batalas por starigi «sekuran spacon» inter siaj landlimoj kaj la Siriaj Demokrataj Militfortoj direktataj de la kurdoj, grupo apogita de Usono sed taksita de Turkio kiel terora organizaĵo. Tiu ĉi grupo estis subtenita de Usono ĝis la prezidanto Donald Trump anoncis, lundon, la tujan retiron de la usonaj militistoj el nordorienta Sirio, kio estigis ĥaoson en tiu landparto.

Antaŭaj artikoloj ĉi-teme ĉe Vikinovaĵoj

Fontoj