Militistoj eksigis prezidanton de Malio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ibrahim Boubacar Keïta

Merkredo, la 19-a de aŭgusto 2020


La 18-an de aŭgusto prezidanto de Malio Ibrahim Boubacar Keïta eksiĝis meznokte, kelkajn horojn post kiam militistoj sieĝis lian domon. Li deklaris ankaŭ dissolvon de la registaro kaj de la Nacia Asembleo. La militista insurekcio sekvis post plurmonataj amasaj protestoj kontraŭ korupto kaj malsekureco, kontraŭ kiuj laŭdire senrezulte luktis la registaro.

Ibrahim Boubacar Keïta anoncis tion per radiostacio en militbazo en la urbo Kati, kie li estas detenata, 15 km for de la ĉefurbo Bamako.

Se hodiaŭ certaj elementoj de niaj armitaj fortoj deziras tion por fini ilian intervenon, ĉu mi vere havas elekteblon? Mi ne deziras ke sango ekfluu por ke mi restu en la potenco. Mi decidis forlasi mian postenon.
Ibrahim Boubacar Keïta

En fotoj, cirkulantaj tra sociaj retoj, la eksiĝintaj 75-jara prezidanto Ibrahim Boubacar Keïta kaj la ĉefministro Boubou Cissé staras en Keita, ĉirkaŭitaj de militistoj. Ankaŭ ministro pri financoj Abdoulaye Daffe estis arestita. Ĉiuj arestitaj altranguloj estis transportitaj al la militbazo en armeaj veturiloj subgarde.

La opozicia koalicio M5-RFP (Mouvement du 5 Juin-Rassemblement des Forces Patriotiques), kiu estis organizanto de la protestoj okazantaj ekde junio, subtenis la insurekcion, kiun ĝia proparolanto Nouhoum Togo nomis "ne militista puĉo, sed popola insurekcio". La protestantoj ĝoje bonvenigas la eksiĝon sur stratoj kaj ekbruligis la ministerion pri justico en Bamako. La manifestacioj komenciĝis post disputata parlamenta baloto kaj iliaj partoprenantoj postulis stabiligi situacion en la nordaj kaj centraj regionoj, kie daŭras aktivado de islamistoj, kaj fini la korupton.

La internacia komunumo esprimis zorgiĝon pri la okazaĵoj. Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres postulis "senprokraste restarigi la konstitucian ordon kaj regadon de la leĝo". Niĝero kaj Francio postulis aranĝi kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazos hodiaŭ malantaŭ fermitaj pordoj.

Afrika Unio kondamnis la puĉon kaj ĝia prezidanto Moussa Faki Mahamat postulis tujan liberigon de la arestitaj altranguloj. La Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj alvokis formi la registaron de nacia unueco kaj dume fermis landlimojn kun Malio kaj ĉesigis ĉiujn financajn operaciojn inter ĝi kaj 15 membroŝtatoj. Antaŭe ĝi provis lanĉi intertraktojn inter la prezidanto kaj la opozicio, sed ĉiuj klopodoj fiaskis. Keïta cedis pri pluraj punktoj kaj eĉ aprobis aranĝi novan parlamentan baloton, sed la opozicio postulis lian tujan eksiĝon.

Ministro pri eksteraj aferoj de Francio Jean-Yves Le Drian severe kondamnis la okazaĵon. Usona sendito en Sahelo John Peter Pham skribis en Tvitero, ke la usona registaro "oponas ĉiujn eksterkonstituciajn ŝanĝojn de registaro". Eŭropa Unio ankaŭ deklaris, ke ĝi "kondamnas la provon de ŝtatrenverso okazanta en Malio kaj malaprobas iujn ajn kontraŭkonstituciajn ŝanĝojn" kiel skribis ĉefo de EU pri eksteraj aferoj Josep Borrell. Rusia vic-ministro pri eksteraj aferoj Miĥail Bogdanov esprimis zorgiĝon pri la okazaĵoj.

Ibrahim Boubacar Keïta estis unuafoje elektita en 2013 kaj reelektita en 2018. Observantoj rimarkigas ke tiukampe li ripetis la sorton de sia antaŭulo Amadou Toumani Touré, ankaŭ elektita por la prezidenta posteno en 2002 kaj 2007, sed fine eksigita sekve de puĉo de kapitano Amadou Haya Sanogo en 2012. La puĉon en 2012 grandparte kaŭzis la sama malsekureco pro ribelo de tuaregoj en la nordaj regionoj, supozeble instigitaj de Libio. Tiam Francio kiel eksa metropolio enmiksiĝis kaj helpis al la registaro de Ibrahim Boubacar Keïta, sendinte siajn trupojn kaj dum la operaco Serval subpreminte la ribelulojn.

Ankoraŭ ne estas sciigite, kiu regos la landon dum la manko de la prezidanto, registaro kaj parlamento. La militistoj ĵus anoncis sian intencon establi transiran registaron kaj okazigi novajn balotojn.

Pacsoldatoj de la misio de Unuiĝintaj Nacioj en Malio kaj pli ol 1400 aliaj eksterlandaj militistoj, deplojitaj en la lando, ĝis nun ne enmiksiĝis en la okazaĵojn.

Fontoj