Maroko normaligas rilatojn kun Israelo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Donald kaj Melania Trump kaj la reĝo Mohamedo la 6-a. Parizo, Francio. 2018.

Sabato, la 12-a de decembro 2020


La 10-an de decembro Israelo kaj Maroko interkonsentis normaligi la rilatojn, inkluzive malfermi ambasadorejojn. Usona prezidanto Donald Trump, kiu peris la interkonsenton, promesis reciproki Marokon per agnosko de ĝia suvereneco super Okcidenta Saharo, por kies sendependeco ekde 1973 batalas Fronto Polisario, subtenata de Alĝerio. En lastaj kvar monatoj Maroko iĝis la kvara araba ŝtato, konsentinta normaligi rilatojn kun Israelo — post Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), Barejno kaj Sudano.

Reagoj

Palestinaj aŭtoritatoj reagis same kritike kiel al ĉiuj similaj antaŭaj kontraktoj. Ili diris ke tio damaĝas la lukton de la palestina nacio por sia ŝtato kaj perfidas interesojn de la palestina popolo, longigante la israelan okupacion. La maroka reĝo Mohamedo la 6-a telefonis la palestinan prezidanton Maĥmud Abbas kaj konfirmis, ke Maroko plu subtenas la duŝtatan solvon de la palestina problemo. Li tamen aldonis ke la sola vojo, ebligonta realigi tiun ĉi solvon estas intertraktoj inter Israelo kaj Palestino.

Israela ĉefministro Benjamin Netanjahu nomis la interkonsenton "plia granda lumradio de paco" kaj anoncis rektajn flugojn inter la du landoj kaj malfermon de diplomatiaj misioj. Israelaj aviadiloj ricevos ankaŭ permeson flugi super la teritorio de la reĝlando. Reprezentejoj en Rabato kaj Tel-Avivo devos remalfermiĝi jam baldaŭ (ili estis fermitaj en 2000 post plia palestina ribelo. Egiptio, UAE kaj Barejno oficiale bonvenigis la interkonsenton.

Konsilanto de la Blanka Domo Jared Kushner diris, ke ankaŭ Sauda Arabio "neeviteble" rekonos Israelon. Ĝis nun tamen tiu plej fidela araba aliancano de Usono sukcesis eviti tiun ĉi paŝon. Sauda ministro pri eksteraj rilatoj Faisal bin Farhan Al Saud diris ke nepra kondiĉo por rekono de Israelo fare de lia lando estas paca interkonsento, kiu "donos palestinan ŝtaton kun digno kaj funkcianta suvereneco, kiun palestinanoj povas akcepti".

Pozicio de Usono

Benjamin Netanjahu kaj Donald Trump. Jerusalemo, Israelo. 2017.

La Blanka Domo klarigis sian pozicion rilate Okcidentan Saharon kiel bazitan sur politikaj realoj.

Usono opinias ke sendependa ŝtato Sahravi estas nerealismo opcio por solvi la konflikton kaj ke bona aŭtonomio sub la maroka suvereneco estas la sola realigebla solvo.
Blanka Domo.

Baldaŭ en Okcidenta Saharo malfermiĝos usona konsulejo. Ĝis nun neniu el okcidentaj landoj agnoskis marokan suverenecon super tiu ĉi teritorio.

Donald Trump nomis la interkonsenton granda sukceso kaj publikigis jubilan tviton.

Plia HISTORIA trarompo hodiaŭ! Niaj du GRANDAJ amikoj Israelo kaj la reĝlando Maroko interkonsentis starigi plenajn diplomatiajn rilatojn — granda trarompo por paco en Mezoriento!
Donald Trump, prezidanto de Usono.

En alia tvito li diris, ke Maroko agnoskis Usonon en 1777, do jam tempas ke Usono agnosku suverenecon de Maroko super Okcidenta Saharo.

Pozicio de Fronto Polisario

Subtenantoj de Okcidenta Saharo bonvenigas spektantojn de la matĉo de Esperanta Selektitaro kontraŭ teamo de Okcidenta Saharo. Lillo, Francio. La 17-a de julio 2015.

Fronto Polisario akre kritikis la decidon de Usono, dirinte ke tio estas klara rompo de respektivaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia juro. Ĝi promesis daŭrigi la lukton por sendependeco de la lando. Okcidenta Saharo estis kolonio de Hispanio. Post sendependiĝo en 1975 ĝi estis okupita de Maroko. La Afrika Unio kaj multaj aliaj internaciaj organizaĵoj plu konsideras ĝin sendependa ŝtato. Milita kontraŭstaro finiĝis en 1991 per armistico, laŭ kiu Maroko promesis aranĝi referendumon pri statuso de la teritorio en 1992. La referendumo neniam okazis.

Dum la 100-a Universala Kongreso en 2015 en Lillo la Esperanta teamo de futbalo ludis kontraŭ selektitaro de Okcidenta Saharo, kies zelotoj laŭte skandis "Polisario". Tiufoje la subtenantoj de tiu ĉi parte agnoskita ŝtato gajnis.

Juda pasinteco de Maroko

Iam Maroko havis unu el plej grandaj judaj komunumoj, formitan ĉefe de posteuloj de fuĝintoj el Hispanio kaj Portugalio, persekutataj de inkvizicio. Post la establo de Israelo en 1948 plejparto de la marokaj judoj elmigris al la juda ŝtato, forminte unu el plej gravaj subetnaj komunumoj. Kelkmil judoj plu loĝas en Maroko. Neformalaj rilatoj inter Maroko kaj Israelo funkcias ekde la 1990-aj jaroj, kiam estis faritaj la unuaj interkonsentoj inter Israelo kaj Palestino. Ĉiujare ĝis 50 mil israelaj turistoj vizitas la landon, ĉefe esplorante ĝian judan heredaĵon kaj siajn radikojn.

Armila kontrakto

La 11-an de decembro aperis informoj, ke Donald Trump petis aprobon de la kongreso por vendi al Maroko armilojn kontraŭ unu miliardo da dolaroj. Temas pri precizaj armiloj kaj kvar spavoj. Post la subskribo de interkonsento inter UAE kaj Israelo, simila armila kontrakto estis subskribita kun UAE. Laŭ ĝi Usono vendos al tiu ĉi araba lando modernajn militajn aviadilojn kaj spavojn kontraŭ 25 miliardoj da dolaroj. La kongreso provis haltigi la kontrakton, sed la senato aprobis ĝin.

Fontoj