Malavio: Studento memfaras TV-stacion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 2-a de marto 2015

Kanceliera kolegio de la
Universitato de Malavio
en Zomba

Chisomo Daka [Ŝisomo Daka], studento ĉe la kanceliera kolegio de la Universitato de Malavio, kreis sian propran televidan stacion.

Paul Ndiho raportas (angle):

Novigado okazas nuntempe en tuta Afriko, en ĉiuj diversaj sektoroj, ekde edukado ĝis energio, de bankaj aferoj ĝis agrikulturo kaj en televida elsendado. En Malavio, universitata studento kreis komunuman televidan stacion nomatan  “analoga TV-projekto”, kiu laŭ lia espero elsendos ĉiujn sociajn eventojn okazantajn en la universitata tereno.


Malavia TV-projekto
Ŝisomo Daka estas studento ĉe la kanceliera kolegio de la Universitato de Malavio. Li klopodas diplomiĝi en scienco pri edukado kaj li penas sukcesi en la industrio de televida elsendado. Li mem deklaras, ke li ne estas inĝeniero laŭ trejnado, nek li diras, ke li scias multe pri inĝenierado. Sed lia amo kaj pasio al komunikado inspiris lin fari el nulo komunuman televidan stacion. Daka diras, ke li esperas uzi tiun TV-stacion por elsendi sociajn eventojn kaj studentajn projektojn tra la tuta universitata kampuso.
“Ni sukcesis elsendi videan signalon kaj ankaŭ sukcesis bone kapti ĝin. Sed tagfine ni volis finfari ĝin kaj fari ĝin plenfunkcianta televida stacio por la universitata kampuso.”
Antaŭ lia unua elsendo de provsignalo, li estis nur ordinara studento kaj malmultaj studentoj sciis pri lia novigado. Hodiaŭ Ŝisomo Daka fariĝis konata kiel la nova knabo en la kvartalo.  Lia komunuma TV-stacio estas sukceso en la kampuso kaj ĉiuj personoj parolas pri li. Li diras, ke agado ekster la normo gvidas lin al novigemo.

Fontoj