La tropika ŝtormo Humberto plifortiĝis al statuso de uragano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 16-a de septembro 2019

Dimanĉe, malfruvespere la 15-an de septembro, la usona Nacia Uragana Centro (NUC, angle National Hurricane Center) eldonis avizon ke la tropika ŝtormo nomita Humberto plifortiĝas al la statuso de uragano, tiel fariĝante la tria uragano de la ĉi-jara atlantika uragana sezono. Humberto, oficiale Uragano Humberto, estas nun je la 1a klaso el la kvin klasoj de la skalo de Saffir-Simpson, kiu klasifikas tropikŝtormojn kaj uraganojn laŭ la forteco de ties ventoj.

Kvintaga prognozo de Humberto; alklaku por pligrandigi

La NUC publikigis la Avizon numero 14 pri Uragano Humberto je 23:00 horoj dimanĉe (laŭ la orientusona tempzono), kaj situigis Humberton je 1260 kilometroj for de Bermudo. Laŭ datumoj kolektitaj de la «uraganĉasistoj» (specialaj sciencocelaj aviadiloj) de la usona Nacia Okeana kaj Atmosfera Administracio, Humberto havas maksimuman ventrapidecon de 120 kilometroj po horo kaj moviĝas nordorienten je 6 kph.

Pli frue, sabate la 14an, Humberto ŝvebis kelkajn horojn oriente de la Insulo de Grandabako, kiu estas grandparte detruita de antaŭa uraganego Dorian je la 1a de septembro. Laŭ florida gazeto, oni ne atendas ke Humberto atingos la Bahamojn nek Usonon. La NUC ĉi-momente ne afiŝis ajnajn vetero-avertojn, ĉar la uragano estas tro malproksima de landlimoj.

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Tropical Storm Humberto upgraded to hurricane status, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).