La siria armeo marŝas kontraŭ Idlib, la lasta ribela urbo, malgraŭ la minacoj de Turkio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 8-a de februaro 2020

La siria armeo marŝas kontraŭ Idlibo, la lasta ribela urbo, malgraŭ la renovigitaj militaj minacoj de Turkio. Sed pro la venonta danĝero de konflikto, Ankaro alfrontas pligrandiĝantan internacian kaj hejman premon, por ke ĝi ŝanĝu sian sintenon rilate la sirian reĝimon.

La siriaj militfortoj antaŭeniras al Idlibo post kapto de la ribela vilaĝo Saraqeb, kiu falis post akra batalo kaj malgraŭ la avertoj de Ankaro al Damasko ke ĝi ĉesigu la militan atakon.

La turka armeo starigis kvar militgvatejojn ĉirkaŭ Saraqeb. La gvatejoj estas kondiĉo de la 2018-jara interkonsento inter Ankaro kaj Moskvo por krei malŝtreĉigan terspacon apud Idlibo por malhelpi konfliktojn inter la ribeluloj kaj la registaraj fortoj.

Ekde nun, la turka armeo alfrontas la sirian armeon. «Iu ajn milita atako kontraŭ la sekureco de Turkio kaj ĝiaj soldatoj estos akre punita», diris la turka ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, Feridun Sinirlioglu, ĵaŭdon la 6-an de februaro. «Ni neniam hezitos uzi nian rajton pri sindefendo. [...] Ĉi tio estas averto.»

Ankaro malkonsentas retiri la gvatejojn. Sed spertuloj avertas, ke la turkaj militfortoj afrontas situacion pli kaj pli neelteneblan.

«En la batalkampo, la rusoj regas la aerspacon; Turkio ne kapablas fari aerajn militagojn. Se Turkio ne kapablas fari tion, estas neverŝajne ke la turka armeo povos regi la situacion tie», diris la profesoro pri internaciaj rilatoj Huseyin Bagci ĉe la Teknika Universitato de Mezoriento en Ankaro.

«Ne estas dubo, ke la turka armeo havas iajn kapablojn. Sed Idlibo post kelka tempo transiros al la siriaj trupoj pro la rusa subteno. Pro tiu subteno de la rusoj, ilia sukceso estas certa» aldonis Bagci.

Erdogan ankaŭ alfrontas pligrandiĝantan hejman premon por ŝanĝi la sintenon de Turkio. Mardon, Kemal Kilicdaroglu, la estro de la ĉefa opozicia partio CHP, postulis ke Erdogan forlasu la inklinon ŝanĝi la reĝimon en Sirio kaj subteni la ribelajn fortojn. Krome Kilicdarolgu postulis diplomatan solvon de la krizo pri Idlibo.

Je la komenco de la interna milito, Ankaro rompis siajn rilatojn kun Damasko kaj fariĝis unu el la ĉefaj subtenantoj de la ribeluloj. Spertuloj opinias, ke tia firma kaj kosta subteno igas malfacila por Erdogan iun ajn politikan ŝanĝon rilate Sirion.

Tamen Moskvo, kiu multe influas Damaskon, strebas al normaligo de la rilatoj inter Turkio kaj Sirio kiel parto de pli larĝa plano celanta la finon de la interna milito kaj la stabiligon de la siria reĝimo.

Fontoj