La siria armeo ekmarŝis por helpi la kurdojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 14-a de oktobro 2019

Porregistaraj trupoj en Sirio

La 13-an de oktobro 2019 aperis informoj, ke trupoj de la siria armeo direktiĝis al Roĵavo por haltigi la "turkan agreson" kaj planas atingi ĝin en 48 horoj. Tio okazas kadre de interkonsento inter la siria registaro kaj la Siriaj Demokratiaj Fortoj (kurda armeo), atingita kun perado de Rusio en la rusia militbazo Hmejmim en Sirio.

La anoncita celo de la armeaj trupoj estas la urboj Manbiĝ kaj Kobani, kiuj estas regataj de la rudoj post kiam ili forpelis de tie taĉmentojn de la Islama Ŝtato.

«Por malhelpi kaj ĉesigi ĉi tiun atakon, estas interkonsentite kun la siria registaro, kies devo estas protekti la landlimojn kaj la suverenecon de Sirio, por ke la siria armeo eniru kaj deplojiĝu laŭ la tuta landlimo inter Sirio kaj Turkio», laŭ kurda komuniko.

La siriaj kurdoj diras ke ili sentas sin tute forlasitaj de Usono, post batali flanke ĉe flanko kun la usonaj militistoj kontraŭ la ekstremistoj de la Islama Ŝtato. Ili ankaŭ kredas ke grandparto de la araba mondo kaj la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj ignoras ilin.

«Ni devis trovi solvon... nun vi vidas kio okazis al ni, tamen ili ne volas subteni nin», diris Ismat Sheikh Hassan, la ministro pri defendo por la kurda urbo Kobano. «Denove, ni fidu neniun. Ni fidu nin mem. Ĉiu kurdo portu pafilon kaj preparu sin mem.»

Fontoj