La kanada registaro subvencios la salajron de laboruloj por eviti maldungojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 29-a de marto 2020


La federacia parlamento de Kanado

Dum la pasintaj semajnoj, la federacia registaro de Kanado multfoje anoncis pli kaj pli da monhelpo al laboruloj kaj firmaoj trafitaj de la pandemio de COVID-19. La 18-an de marto, oni anoncis monhelpon je 27 miliardoj da kanadaj dolaroj. Ĵaŭdon, la 26-an de marto, la sumo altiĝis al 52 miliardoj kaj la sekvintan tagon temis pri pli ol 65 miliardoj. La parlamento, dum eksterordinara sesio la 25-an de marto, voĉdonis por disponigi 107 miliardojn da dolaroj al la registaro por savi la ekonomion.

Tiu monhelpo estos dividita nome per senpera monhelpo de $2000 ĉiumonate al maldungitaj laboruloj kaj per subvencio al la salajroj de aliaj laboruloj por eviti ties maldungon kaj malebligi la fermon de firmaoj. Unue temis pri subvencio je 10 elcentoj de la salajro, sed post alvokoj de komercistoj kaj sindikatoj, oni altigis la subvencion ĝis 75 elcentoj.

Iuj malalte salajrataj laboruloj kiuj gajnas malpli ol $2000 monate plendis pri tio, ke ili gajnus pli da mono restante hejme ol laborante. Tial sindikatoj postulas pliiĝon de la minimuma salajro al $15 hore.

Krome oni decidis prokrasti la pagadon de la impoŝtoj de kompanioj kaj individuoj, kio kostos 55 miliardojn da dolaroj al la registaro.

La centra banko detranĉis 50 bazajn punktojn de sia monprunta procento por atingi 0,25%, kio estas la plej malalta nivelo atingita post la financa krizo de 2008. La unuan fojon en sia historio, la Banko de Kanado ekuzis tiun rimedon, kiun oni kutime nomas «kvanteca ekspansio» (quantitative easing), per vasta reaĉeto de kanadaj obligacioj en la duaranga merkato je minimume 5 miliardoj da dolaroj ĉiusemajne tiom longe kiom necese.

Kanado estas inter tiuj landoj, kiuj estis trafitaj je du flankoj samtempe, unue de la pandemio de COVID-19 kaj aliflanke de la falo de la naftoprezo. Por la tuta jaro 2020 oni atendas malkreskon de la ekonomio je 4,8 elcentoj, kio estas la plej grava ekonomia malboniĝo de post 1961.

Fontoj