La brita ĉefministro Boris Johnson avertas britojn sin prepari al senakorda Briteliro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 17-a de oktobro 2020


Boris Johnson asertas, ke ne plu okazos intertraktadoj pri komerco kaj sekureco se la Eŭropa Unio ne faros "fundamentan ŝanĝon je sia sinteno", strebante kreskigi la premon por ke Bruselo cedu lokon dum la traktadoj.

Per televida alparolado vendredon, la ĉefministro diris ke lia lando preparu sin al la ebleco de senakorda Briteliro la 1-an de januaro. Lia proparolanto plie malmoligis tiun ĉi parolmanieron pli malfrue la saman tagon: "La komercaj traktadoj finiĝis – la Eŭropa Unio fakte finis ilin kiam ĝi rifuzis ŝanĝi sian pozicion", diris la proparolanto. Tamen li ne anoncis la intencon de Britio definitive forpaŝi el la traktada proceso.

La ĉefministran aŭdacon Bruselo senprokraste subminis, kiam oficialuloj kaj estroj, elirante el eŭropunia pintkunveno, diris ke ili havas neniun kaŭzon pensi ke la traktadoj ne antaŭeniros.

La prezidantino de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, diris per Tvitero: "La Eŭropa Unio daŭre prilaboras akordon, sed ne je kiu ajn prezo. Kiel planite, nia traktada teamo iros al Londono venontan semajnon por intensigi tiujn ĉi traktadojn."

Fontoj