La Vatikano festos la Sanktan Semajnon malantaŭ fermitaj pordoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 15-a de marto 2020


La Vatikano uzas senprecedencajn rimedojn pro la pandemio de COVID-19. Ĉiuj diservoj de la Sankta Semajno farotaj de papo Francisko okazos sen ĉeestantaro, inkluzive de la Paska Dimanĉa meso.

La Sankta Semajno estos tre malsimila ĉi-jare por la fideluloj, aparte por tiuj en Romo. Neniu rajtos ĉeesti iun ajn diservon pro la pandemio. La kunvenoj de grandaj amasoj en la Placo Sankta Petro ne eblos ĉi-jare.

Sciigo en la retejo de la Prefektujo de la papa domo aperinta malfrue sabaton, la 14-an de marto, diras ke la fidelularo povos sekvi la eventojn elsendotajn per la Interreto aŭ per televido, sed neniu povos aktive partopreni.

La Sankta Semajno estas kutime unu el la plej aktivaj jartempoj por papo Francisko, ĉar dekmiloj da homoj venas el la tuta mondo por festi la resurekton de Jesuo.

Ankoraŭ ne klaras, kiel la diservoj estos farataj de la papo, aŭ kie precize, ĉar la Vatikano jam estas sciigonta la detalojn. La diservoj de la Sankta Semajno komenciĝos je Palmodimanĉo, kiu markas la triumfan eniron de Jesuo en Jerusalemon. Alia grava diservo estas la meso de Sankta Ĵaŭdo, kiam oni benas la oleojn. Ordinare je tiu tago papo Francisko lavas la piedojn de malliberuloj sed tio verŝajne ne okazos ĉi-jare.

La Pasiono de la Sinjoro ordinare okazas en la Baziliko Sankta Petro je Sankta Vendredo, sekvata de la Vojo de la Cruco ĉirkaŭ la antikva Koloseo. Ankaŭ ĉi tio verŝajne estos nuligita aŭ okazos sen publika partopreno. Papo Francisko tamen disdonos sian dufojan ĉiujare benon Urbi et Orbi je la Paska Dimanĉo.

La italaj aŭtoritatoj kvarantenis la tutan landon pasintan lundon, la 9-an de marto, pro kreskego de mortoj kaŭzitaj de la kronviruso. Nuntempe oni nombras pli ol 21 000 kazojn tra la lando kaj la nombro da pereintoj atingis 1 441. Preĝejoj en Romo estas malfermitaj, sed ĉiuj mesoj estis nuligitaj por eviti ke homoj kunvenu en unu loko.

Fontoj