La Ministerio pri defendo de Ukrainio konfirmis la perdon de ses homportantaj kirasveturiloj en Kramatorsko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 16-a de aprilo 2014

Barikadoj en Donecko.

La Ministerio pri defendo de Ukrainio konfirmis la perdon de ses homportantaj kirasveturiloj, kaptitaj de nekonatuloj en urbo Kramatorsko, kie la 14-an de aprilo komenciĝis la “kontraŭterorisma operacio”. Ili estis transsenditaj al Slavjansko kaj staras tie apud iu ŝtatoficejo. La kirasveturiloj estas ĉirkaŭitaj de armitaj homoj en uniformo. Trovloko de ties skipoj restas nekonata.

Tio okazis, post kiam porrusaj aktivuloj baris la vojon por kolono da kirasveturiloj, enirinta Kramatorskon. Tion faris taksioj-minibusoj kaj lokanoj, inter kiuj laŭ la Ministerio estis ankaŭ rusaj diversantoj. La protestantoj kaptis kirasveturilojn, en kiuj ili forveturis al Slavjansko, hisinte flagojn de Rusio kaj de la memproklamita Donecka Popola Respubliko. En filmetoj videblas, ke homoj surstrate ĝoje salutis ilin. Krome la Ministerio informis pri kaptado de du militistoj en Luhanska provinco.

La “kontraŭterorisma operacio” komenciĝis en la sud-orienta parto de la lando la 14-an de aprilo. Tiutage la porrusaj aktivuloj, inter kiuj ĉeestis armitaj homoj, sturmokupis la aerodromon de Kramatorsko. Poste tie paraŝutis ukrainaj soldatoj kaj okazis interpafado. Poste la aktivuloj informis pri kvar pereintaj kaj du vunditaj volontuloj. Unu ukraina soldato estis vundita. La ukrainaj militistoj asertas, ke ili pafis nur al ĉielo kaj aktivuloj tute ne pafis. La 15-an de aprilo la batalo finiĝis.

La tumultoj nomitaj en amaskomunikiloj la “rusa printempo” flamas en la sud-orienta Ukrainio de marto de 2014. La porrusaj aktivuloj okupas ŝtatoficejojn kaj milicejojn, kaptas armilojn kaj manifestacias. En Slavjansko ili okupis oficejojn de la Ministerio pri internaj aferoj kaj de la Sekureca Servo de Ukrainio, blokadis enirvojojn al la urbo. En Ĥarkivo, Mariupolo, Makejevko, Enakijevo kaj Kramatorsko estis kaptitaj ŝtatoficejoj. En Druĵkovko kaj Dobropole oni provis okupi milicejojn.

Lokaj potencoj ofte favoras tiun agadon. Urbestro de Horlovko Evgenij Klep deklaris sian malsubtenon de la “kieva junto”. Urbestro de Slavjansko Neli Ŝtepa diris, ke la tuta urbo subtenas la aktivulojn kaj petis ilian defendon kaze de provo aresti lin.

Milicanoj ankaŭ ofte montras komprenemon de la aktivulaj postuloj. En Kramatorsko milicanoj, kiuj gardis la urban administracion, kroĉis al siaj brakoj georgo-rubandojn. La samon faris milicanoj en Odeso kaj Horlovko.

Provizora ministro pri internaj aferoj Arsen Avakov diris la 13-an de aprilo, ke surloke estos fonditaj la “stabiligaj specialaj taĉmentoj”, kiujn eniros pli ol 12 mil homoj. Ili ricevos armilojn kaj ekipaĵon. Estro de la dekstrenaciisma partio “Pravij Sektor” (esperante: Dekstra Sektoro) Dmitrij Jaroŝ alvokis milicon kaj armeon kunlabori kun lia organizaĵo por “restarigi laŭleĝan ordon en ukraina tero”.

Fontoj