La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio diras ke Fejsbuko devas tutmonde forigi "kontraŭleĝajn" mesaĝojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 7-a de oktobro 2019

Emblemo de la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio

Ĵaŭdon, la 3-an de oktobro 2019, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio — la supera kortumo pri aferoj de eŭropunia juro — verdiktis pri la afero «Eva Glawischnig-Piesczek kontraŭ Facebook Ireland Limited». La luksemburga kortumo eldonis verdikton favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, aŭstria politikistino, permesante al aŭstria kortumo postuli ke la sociamaskomunikilo Fejsbuko forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de irlanda uzanto. La verdikto enhavas asertojn kiuj povus aparte tuŝi la reguligadon de la reta enhavo ekster la eŭropaj landlimoj. Oni ne povas apelacii la juĝon.

En 2016, uzanto de Fejsbuko registrita en Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo oe24.at akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la Verduloj, estis videbla al ĉiu ajn uzanto ĉe Fejsbuko. La komentoj traktis ŝian politikan partion kiel faŝista kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».

Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Tio ŝajne ne pacigis Glawischnig-Piesczek. Rezulte, la supera kortumo de Aŭstrio (Oberster Gerichtshof) transdonis la aferon al la eŭropa kortumo, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.

La eŭropa direktivo pri elektronika komerco provizas al gastigantaj retejoj protekton kontraŭ jura respondeco. En sia verdikto, la eŭropa kortumo starigis regulojn rilate la alkonformiĝon al juĝoj de eŭropuniaj membroŝtataj kortumoj, pri iu ajn retejo kiu gastigas enhavon produktitan de uzantoj:

Per la ĉi-taga verdikto, la Justica Kortumo respondas al la Oberster Gerichtshof ke la direktivo pri eletronika komerco, kiu strebas ekvilibrigi du malsamajn interesojn, ne malebligas al membroŝtata kortumo ordoni al gastoprovizanto:
  • forigi stokitajn informojn, senkonsidere de kiu petis la stokadon de la informoj;
  • forigi stokitajn informojn, kies enhavo egalvaloras la enhavon de informoj kiuj antaŭe estis deklaritaj kontraŭleĝaj, aŭ bari la aliron al tiuj informoj, kondiĉe ke la gvatado kaj la serĉado de la informoj celataj de tia ordono estu limigitaj al informoj kies enhavo restas plejparte neŝanĝita kompare la enhavon kiu estigis la deklaron pri kontraŭleĝaĵo, kaj enhavas la erojn precizigitajn de la ordono, kaj kondiĉe ke la vortmalsamoj de la egalvalora enhavo, kompare al la vortoj karakterizantaj la informojn antaŭe deklaritajn kontraŭleĝaj, ne estu tiaj, kiaj necesas ke la gastprovizanto faru sendependan taksadon de la enhavo (sekve, la gastprovizanto povas uzi aŭtomatajn ŝerĉilojn kaj teknologiojn);
  • forigi informojn celatajn de la ordono aŭ bari la tutmondan aliron al tiuj informoj kadre de la aplikebla internacia juro; apartenas al la membroŝtatoj konsideri la juron.

La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio

Laŭ la verdikto, gastiga retejo kiel Fejsbuko devas forigi la originan mesaĝon samkiel la republikigaĵojn, kaj la mesaĝojn kiuj diras esence la samon, se ĝi estas taksita kontraŭleĝa. Steven Peers, ĉe la universitato de Essex, parolante al BBC, diris: «Se fariĝas kortumordono laŭ kiu iu homo estis misfamigita, Fejsbuko devas ankaŭ serĉi la malsamajn variojn de la mesaĝo». Li ankaŭ aldonis: «Ne ekzistas kunordigita internacia juro pri misfamigado».

Jennifer Daska, ĉe la universitato American University, kontribuantino al revuo Slate, skribis: «Unu sola lando de la Eŭropa Unio (ĉi-kaze Aŭstrio) povus postuli al retprovizanto (ĉi-kaze Fejsbuko) ke ĝi forigu diskutindan mesaĝon, gvatu sian retejon por egalvalora enhavo, kaj forigu ankaŭ tiujn mesaĝojn. La verdikto ankaŭ diras ke lando povas tion fari tutmonde, senkonsidere de kie la skribinto kaj la leganto loĝas. Tial, la kortumo sin montris terure senscia pri la rilata teknologio, kaj ĝi ebligis ke la plej cenzurema lando starigu la tutmondajn regulojn pri la esprimado».

Fejsbuko eldonis komunikon kiu interalie diris: «Tiu ĉi verdikto estigas gravajn demandojn pri la parollibereco kaj la rolo kiun la interretaj firmaoj devus ludi en la gvatado, la interpretado kaj la forigo de esprimoj kiuj povus esti kontraŭleĝaj en iu lando.» Fejsbuko ankaŭ deklaris ke: «Tio subfosas la delonge akceptitan principon laŭ kiu unu lando ne rajtas trudi al alia lando siajn leĝojn pri la esprimado».

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo European Court of Justice says Facebook must remove 'illegal' posts globally, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

Eksteraj ligiloj