La Internacia Puna Kortumo verdiktas, ke ĝia jura aŭtoritato inkluzivas Palestinon
Mardo, la 9-a de februaro 2021
La pasintan vendredon, la 5-an de februaro, la Internacia Puna Kortumo verdiktis, ke la teritorio de ĝia jura aŭtoritato inkluzivas la areon de Palestino.
La decido estis akceptita de tripersona juĝistaro, je du poraj voĉoj kaj unu kontraŭa. La juĝistoj diris ke la decido estis farita surbaze de la palestina membreco je la Roma Statuto, tamen ili klarigis ke la Kortumo ne faras verdikon rilate la naciecon de la disputita teritorio, nek rilate ties landlimojn.
En sesdek-paĝa leĝdokumento, la Kortumo pretendis ke ĝia «teritoria aŭtoritato en la palestina situacio [...] etendiĝas ĝis la teritorioj okupitaj de Israelo depost 1967, nome Gazao kaj Cisjordanio, inkluzive de Orienta Jerusalemo».
La ĉefprokuroro Fatou Bensouda esprimis sian aprobon pri la «jurisma klareco» de la verdikto, aldonante ke «la Prokurorejo aktuale analizas ĉi tiun decidon kaj sian sekvan paŝon decidos strikte surbaze de sendependa kaj senpartieca mandato». En decembro 2019, Bensouda asertis: «Militkrimoj estis faritaj, aŭ estas farataj, en Cisjordanio, inkluzive de Orienta Jerusalemo», akuzante kaj la israelan soldataron kaj la palestinan revolucian grupon Hamas kiel kulpulojn.
La palestina ĉefministro laŭdis la verdikton kiel «venkon por la justeco kaj la homaro». Ankaŭ laŭdis la verdikton Hamas kaj la palestina eksterlanda ministrejo.
Dume, la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu kondamnis la verdikton kiel hipokritaĵon, dirante: «kiam la Internacia Puna Kortumo enketas Israelon pro falsaj militkrimoj, tio estas antisemitismo.»
Israelo ankaŭ akuzas la kortumon, ke ĝi verdiktis nejuste pri politikaj aferoj, argumentante ke teritoria instanco ne povas esti etendita al landlimoj kiuj, laŭ ilia opinio, ankoraŭ ne estas deciditaj de paca intertraktado. Usono obĵetis pro similaj kialoj, kaj laŭ reprezentanto la usona ŝtatdepartamento, ĝi opinias ke Palestino eĉ ne kvalifikiĝas kiel ŝtato, kaj sekve ne posedas la rajton fariĝi membro de la Roma Statuo dekomence.
Israelo subskribis la Roman Statuton, sed ne ratifis ĝin. Do ĝi ne agnoskas la aŭtoritaton de la Kortumo.
Antaŭaj artikoloj ĉi-teme ĉe Vikinovaĵoj
- Palestino jam estas membro de la Internacia Puna Kortumo, la 14-a de decembro 2014
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo International Criminal Court rules its jurisdiction includes Palestine, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (en) «International Criminal Court says it has jurisdiction in Palestinian territories» – Reuters, 05-02-2021 (arkivita [ ])
- (en) «ICC's 'territorial jurisdiction' extends to Palestinian areas» – Al-Ĝazira, 05-02-2021 (arkivita [ ])
- (en) Josef Federman, Joseph Krauss, Matthew Lee «ICC clears way for war crimes probe of Israeli actions» – AP News, 05-02-2021 (arkivita [ ])
- (en) «Israel and the International Criminal Court» – Israela ministro pri eksterlandaj aferoj, 30-06-2002 (arkivita [ ])
- (en) «Clinton's statement on war crimes court» – BBC, 31-12-2000 (arkivita [ ])
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Mezoriento
- 9-a de februaro 2021
- Februaro de 2021
- 9-a de februaro
- Artikoloj kun informo de Reuters
- Artikoloj kun informo de Al-Ĝazira
- Artikoloj kun informo de Associated Press
- Artikoloj kun informo de Israela ministro pri eksterlandaj aferoj
- Artikoloj kun informo de BBC
- Ŝlositaj artikoloj
- Israelo
- Juro
- Internacia puna kortumo
- Konfliktoj inter Israelo kaj Palestino
- Azio
- Palestino
- Unuiĝintaj Nacioj
- Publikigitaj artikoloj
- Usono
- Hamaso