La Internacia Kortumo atentigas Birmon pri risko de plua genocido kontraŭ la rohinĝoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 23-a de januaro 2020

La Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj ordonis al Birmo fari «ĉion, kion ĝi povas» por malhelpi genocidajn agojn kontraŭ rohinĝaj islamanoj, la etno kiu estis devigita fuĝi el siaj hejmoj meze de sangoverŝa armea subpremado en 2017.

La verdikto de la kortumo, eldonita ĵaŭdon la 23-an de januaro, estas respondo al peto prezentita pasint-novembre de la okcident-afrika lando Gambio nome de la 57-membra Organizaĵo de Islama Kunlaboro kontraŭ Birmo, kiu akuziĝas pri malobservo de la Konvencio pri genocido de 1948.

Laŭtlegante la verdikton ĉe la sidejo de la kortumo en Hago, ties prezidanto Abdulqawi Ahmed Yusuf diris ke «reala kaj tuja risko» de persekutado ankoraŭ minacas la rohinĝojn flanke de la armeo.

La kortumo ordonis al Birmo certigi ke la respondeculoj estu respondecigitaj; certigi ke la armeo kaj ĉiu ajn aliancita grupo ne faru genocidajn agojn aŭ sin impliku en konspiron okazigi genocidon kontraŭ la rohinĝoj; restigi ĉiujn pruvojn rilate la krimojn kaj faciligi la revenon de la rohinĝoj en la ŝtaton Raĥine.

Krome, la kortumo ordonis al Birmo prezenti raporton ene de kvar monatoj pri la agoj kiujn ĝi faras por observi la verdikton, kaj prezenti pluajn raportojn ĉiun sesan monaton poste.

En la pasintmonata proceso, la birma armeo estis defendita de Aung San Suu Kyi, la neoficiala ŝtatestro de Birmo. Pledante antaŭ la kortumo en sia oficiala rolo de ministro pri eksteraj aferoj, Aung San Suu Kyi ripetis la aserton de sia registaro ke la armeo celis rohinĝajn batalantojn.

Pli ol 700 000 rohinĝoj forkuris trans la bangladeŝa landlimo en aŭgusto 2017 fuĝante de bruligita-tera kampanjo de la birma militistaro responde al atakoj de rohinĝaj batalantoj kontraŭ gvatejoj en la okcidenta parto de la ŝtato Raĥine. Enketo de la Unuiĝintaj Nacioj konkludis ke la kampanjo estis okazigita «kun genocida intenco», laŭ intervjuoj de postvivintoj kiuj prezentis multajn atestojn pri amasbuĉoj, eksterjuĝaj mortigoj, amasaj seksperfortoj kaj ekbruligoj de tutaj vilaĝoj.

Fontoj