La ĉina koronaria viruso atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 25-a de januaro 2020

Kuracistoj en Uhano

La 25-an de januaro aperis oficialaj informoj, ke la ĉina koronaria viruso jam atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion.

En Francio estis registritaj tri kazoj de infektiĝo — du en Parizo kaj unu en Bordeaux, kie malsaniĝis 48-jarulo, antaŭ du tagoj reveninta el Ĉinio kaj interalie vizitinta Uhanon.

En Nepalo oni konfirmis infektiĝon de studento, kiu revenis hejmen el Uhano por novjaraj ferioj. Tio estis la unua registrita kazo en Suda Azio.

En Singapuro estis konfirmitaj tri infektiĝoj, trafintaj edzinon de 66-jarulo el Uhano kaj du iliajn nepojn, respektive du kaj 11 jarojn aĝajn. ili flugis de Guangzhou al Singapuro la 20-an de januaro kaj ne havis tiutempe febron.

En Aŭstralio estis registrita la unua kazo — viro, reveninta el Ĉinio kaj vizitinta Uhanon, estis diagnozita en Melburno.

La tria kazo de infektiĝo estis konfirmita en Japanio.

La dua kazo de infektiĝo estis konfirmita en Usono, kie malsaniĝis virino pli ol 60-jara, vizitinta Uhanon en decembro 2019 kaj reveninta al Ĉikago la 13-an de januaro. La unua malsanulo — pli ol 30-jara viro — estis registrita ĉi-semajne en Seatlo. Ambaŭ pacientoj fartas bone.

En la kontinenta Ĉinio jam estis konfirmitaj 1112 infektiĝoj kaj 41 mortoj. La aŭtoritatoj mobilizis militkuracistojn por sendi ilin al Uhano. 40 lokaj militkuracistoj jam luktas kontraŭ la infekto.

Fontoj[redakti]