Kvar viroj estis ekzekutitaj pro seksatenco kaj murdo de studentino en Barato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 21-a de marto 2020


Manifestacio de studentoj en 2012

Pli ol sep jarojn post la kruela komuna seksperforto kaj murdo de 23-jara studentino je fizioterapio en Nov-Delhio, kio indignigis la tutan mondon, la kvar viroj kulpigitaj pri tiu krimo estis pendumitaj, vendredon la 21-an de marto, en altsekureca malliberejo.

Tiu krimo, kiun la Supera Kortumo nomis «plej kruela, barbara kaj diabla», skuis la konsciencon de Barato kaj evidentigis problemon de seksa perforto kontraŭ virinoj en Barato.

Jyoti Singh estis seksatencita kaj torturita per metala stango de kvin viroj kaj unu junulo en aŭtobuso kiun ŝi eniris kun amiko post spektado de filmo unu vesperon. Oni lasis ŝin sangantan flanke de la vojo kaj ŝi mortis post du semajnoj pro la vundoj kiujn ŝi suferis.

Kelkajn minutojn post la pendumo, la patrino de la mortinto, Asha Devi, diris ke la spirito de ŝia filino ripozos en paco. «Mi brakumis la fotografiaĵon de mia filino kaj diris al ŝi, ke ni finfine havis justecon», ŝi diris.

Ŝia patro, Badrinath Singh, diris ke lia fido je la justica sistemo estis restarigita.

Ŝiaj gepatroj ofte esprimis angoron pri tio, ke oni malfruigis la efektivigon de la verdikto eldirita en 2013, ĉar la konviktitoj petadis malpliigon de siaj punoj per apelacioj kaj kompatpetoj, inkluzive de lastminuta peto pasintan ĵaŭdon.

Ekstere de la malliberejo, kie oni deplojis dekojn da policistoj, amaso kriis frapfrazojn por festi la ekzekutojn. Iuj tenis afiŝojn sur kiuj legeblis: «Justeco por virinoj» kaj «Pendumu la krimulojn».

Ĉiuj tiuj kvar viroj estis malriĉaj laboruloj. Akshay Thakur estis purigisto de aŭtobusoj, Pawan Gupta fruktovendisto, Vinay Sharma ekzercinstruisto kaj Mukesh Singh estis senlaborulo.

Unu el la ses konviktitoj sin mortigis en la malliberejo kaj la junulo estis liberigita post tri jaroj.

La ekzekuto de tiuj kvar krimuloj alportis finon pri tiu ĉi afero al la urbo, kie oftaj seksperfortoj venigis milojn da ĉagrenitaj junuloj en la stratojn por postuli justecon por la viktimoj kaj finon de tiaj teruraj krimoj.

Pli ol 2000 seksatencoj estis raportitaj en 2018 en la barata ĉefurbo. Tiu nombro estas pli granda ol en 2012, parte ĉar pli da virinoj raportas krimojn, kiujn ili antaŭe hezitis malkaŝi. Pli ol 33 000 tiaj krimoj estis raportitaj tutlande.

Aktivuloj pri virinaj rajtoj avertas ke la severaj leĝoj kontraŭ seksa perforto promulgitaj post tiu seksatenco ne estas efika malinstigo en tiu urbo, kies publikaj lokoj, ĉu stratoj aŭ veturiloj, estas inter la plej danĝeraj en la tuta mondo.

Ekde tiu okazaĵo, dekmiloj da virinoj partoprenis en sindefendaj kursoj organizitaj de la polico. La Delhia registaro diras ke ĝi deplojis policistojn kaj kameraojn en la aŭtobusoj kaj plibonigis la stratlumiĝadon. Aperis telefona helpnumero por virinoj.

Fontoj