Krizo de rifuĝintoj en Demokratia Respubliko Kongo minacas la stabilecon de la tuta regiono

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 30-a de oktobro 2019

Konganaj rifuĝintoj

Dum monatoj, senĉesaj milicaj atakoj en orienta Demokratia Respubliko Kongo pelas pli kaj pli da homoj de siaj domoj, aldonante pli da rifuĝintoj al la milionoj jam elpelitaj, kio minacas disvastigi malsekurecon aliloken en la regiono de la Magnaj Lagoj en Afriko.

Ĉi-semajne, homoj fuĝintaj la konflikton kunportis etajn infanojn kaj posedaĵojn piedirante trans la orienta landlimo de la DRK en Ugandon, Ruandon kaj Burundon.

Ili kulpigas la Maj Maj, ĝenerala nomo por la dekoj da armitaj batalgrupoj kiuj dum jardekoj partoprenas en etnaj alfrontoj. Ekde majo, atakintoj forbruligis ĉirkaŭ 160 vilaĝojn de la tucia etno la Banjamulengoj, kaj mortigis almenaŭ 200 homojn, ŝtelis vivsubtenajn brutarojn, kaj devigis pli ol 200 000 homojn fuĝi, laŭ Congo Today (Kongo hodiaŭ), senprofita grupo kiu pledas por paco kaj pardono inter la kongaj triboj. Jean-Paul Ruhosha, ĉe Congo Today, avertas pri kreskanta humanitara krizo se la atakoj daŭros. «Ni alvokas, li diris, la registaron kaj la internacian komunumon, por ke ili tuj intervenu.»

«Ili diris ke ili ne volas vidi homojn de nia etna deveno», diris konga tucia virino, lundon, dum ŝi provis kvietigi siajn ploregantajn infanojn. Ŝi diris ke ili marŝis du semajnojn por atingi sekurecon en la suduganda urbo Bunagano. «Ni senkulpas; nenion ni faris kontraŭ ili», diris la virino, kiu ne volis malkovri sian identecon. «Ili diris ke ili ne volas aŭdi nin parolantajn ĉi tiun lingvon, ke ni ne estas konganoj.»

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj taksas je 4,5 milionoj la nombron da homoj translokiĝintaj en la kongajn regionojn de Kasai, Tanganyika, Ituri kaj Kivu, kaj «centmiloj da aliaj» fuĝas al Angolo, Zambio kaj aliaj najbaraj landoj.

Ugando gastigas pli ol 1 miliono da rifuĝintoj — inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis ĉi-jare — laŭ proparolanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj por la tieaj operacioj.

Lundon, la uganda registara ministro pri rifuĝintoj diris ke la lando estas eluzanta ĝian kapablon adekvate prizorgi la rifuĝintojn. Li petis plian helpon kaj krizhelpajn provizojn de la internacia komunumo.

Fontoj