Kraŝo de flugo 9525 estis intenca

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 26-a de marto 2015

Grafo de alteco de aviadilo D-AIPX (en metroj).

Esploristoj de marda kraŝo de germania aviadilo de flugkompanio Germanwings dum ĵaŭda gazetara konferenco diris, ke la aviadilo estis intence subiĝinta.

Laŭ rikordo en nigra skatolo, la ĉefpiloto foriris el la kabino al necesejo. Dua piloto poste intence subigis la aviadilon kaj ne plu diris ion ajn. Ĉefpiloto ĝis fino nesukcese provadis reveni. La flugoperatoroj provadis kontakti la aviadilon, sed ili ne ricevis ajnan respondon aŭ krizosignalon. Kialo de tia agado ankoraŭ ne estas konata.

Carsten SPOHR, prezidanto de estraro de flugkompanio Lufthansa, patrina kompanio de Germanwings, dum posttagmeza gazetara konferenco diris, ke dua piloto, 28-jaraĝa Andreas LUBITZ, trapasis dum sia akcepto ĉiujn medicinajn kaj teĥnikajn testojn kaj lia laboro estis senproblema. Li flugis por Germanwings ekde septembro 2013 kaj li flugis entute 630 horoj.

Hispanio post la akcidento deklaris ŝtatan tristadon, en Germanio homoj kaj politikistoj rememoris pri viktimoj per minuto de silento. En gimnazio de Joseph König en urbo Halten am See, de kie venis 16 studentoj kaj du instruistinoj kiuj flugis per la aviadilo, spontane estiĝis pieta loko. En la gimnazio ankaŭ estis nuligita instruado.

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: