Konstruado de la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro akceliĝas spite al protestoj de Barato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Pasejo Karakorumo, liganta Ĉinion kaj Pakistanon.

Sabato, la 22-a de aŭgusto 2020


La 21-an de aŭgusto en Hajnano (Ĉinio) okazis renkontiĝo inter la ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj lia pakistana kolego Shah Mahmood Qureshi dum kiu ili interkonsentis pri akcelado de konstruado de la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK) kadre de la ĉina strategia iniciato Zono kaj Vojo. Oni planas investi tiucele 62 miliardojn da dolaroj.

Ĉinio estas la plej granda investanto en Pakistano, kies kontribuo konsistigas 27 milionojn el 114,2 milionoj, investitaj lastmonate. Komence de aŭgusto Pakistano jam aprobis la projekton pri renovigo de la Ĉeflinio 1, kies kosto estas taksata je 6,8 miliardoj da dolaroj. Danke al tiu projekto estos modernigita la ĉefa fervojlinio de la lando, kiu estas 1900 km longa kaj etendiĝas de Karaĉio ĝis Peŝavaro. Ĝis 2018 la projekto estis taksata je 8,8 miliardoj da dolaroj, sed poste reduktita de la pakistana registaro, timanta trafi la "ŝuldokaptilon", same kiel kelkaj aliaj partoprenintoj de Zono kaj Vojo. Pluraj aliaj elementoj de ĈPEK ankau estas prokrastitaj aŭ reduktitaj de la pakistana flanko pro financaj konsideroj.

Pli frue, en julio okazis renkontiĝo de la ministroj pri eksteraj aferoj de Afganio, Ĉinio, Pakistano kaj Nepalo, dum kiu la ĉina ministro Wang Yi proponis krei Transhimalajan Ekonomian Koridoron, kiu konektos Nepalon kaj Pakistanon tra Tibeto kaj Ŝjinĝjiango, de kie ĝi konektiĝos kun ĈPEK por fine atingi la havenon Gwadar ĉe la Araba maro, kiu situas en Pakistano, sed estas administrata de Ĉinio. La 4-an de aŭgusto ĉefministro de Pakistano Imran Khan prezentis novan politikan mapon de la lando, kiu fakte kongruas al tiu propono, aktive oponata de Barato, interalie pro tio, ke la menciita Vojo inkludas teritoriojn, kiujn ĝi konsideras la siaj.

Vojoj de la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro.

En junio dekoj da barataj militistoj pereis dum konflikto kontraŭ ĉinaj armeanoj ĉe disputata tereno en la okcidenta Himalajo. La 20-an de aŭgusto ministroj pri eksteraj aferoj de Barato kaj Ĉinio interkonsentis "sincere labori por fini malkonsentojn". La 18-an de aŭgusto ministroj pri eksteraj aferoj de Afganio kaj Ĉinio interkonsentis akceli kunlaboron pri konstruado de fervojo kaj elektrocentraloj.

La 22-an de aŭgusto Barato kategorie rifuzis referencojn al Ĝamuo kaj Kaŝmiro, pli ĝuste al tiu parto de la regiono, kiun ĝi konsideras kontraŭleĝe okupita de Pakistano kaj tra kiu devos iri ĈPEK. Ĉinio deklaris, ke tiu historia disputo inter Barato kaj Pakistano devos esti solvita pace, surbaze de respektivaj rezolucioj de Unuĝintaj Nacioj, Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kaj duflankaj interkonsentoj. La Unuiĝintaj Nacioj proponis solvi la aferon surbaze de referendumo en Kaŝmiro mem kaj Pakistano subtenas tiun proponon, sed Barato rifuzas ĝin.

Pakistana ĉefministro Imran Khan asertas, ke li realigos la projekton kontraŭ "iu ajn kosto" kaj nomas ĝin manifestiĝo de ĉiama amikeco inter Pakistano kaj Ĉino.

Pakistano, kun helpo de Ĉinio levis la problemon de la okupita Kaŝmiro tri fojojn ĉe la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj dum unu jaro. Ĉinio havas konfrontiĝon kontraŭ Barato same en Kaŝmiro, okipta de Barato, kiu ankoraŭ ne finiĝis. Do vi povas vidi ke Kaŝmiro gravas por ambaŭ landoj.
Shah Mahmood Qureshi, ministro pri eksteraj aferoj de Pakistano.

Eksteraj ligiloj

Fontoj