Kia Corp. atingis plej grandan transakcian profiton en sia historio
Lundo, la 29-a de julio 2024
La 26-an de julio 2024 Kia Corp. anoncis pri grava ekonomia atingo: ĝia transakcia profito atingis 13,2%, kio estas plej alta atingo dum historio de la firmao. La 2-a aŭtoproduktanto de Sud-Koreio montris kreskon de profito je 7,1% kaj kreskon de enspezo je 5,0%. Per la indicoj la firmaoj montris sian superon antaŭ General Motors Co. kaj sia frato-konkuranto Hyundai Motor.
|
|
Plej gravan rolon en la atingo ludis elektraj kaj hibridaj kaj ajnagrundaj aŭtoj, kiuj havas pli altan profitecon ol aŭtoj kun motoro de interna brulado. La rolon ne sukcesis plimalgrandigi 1,6% dumjara falo de vendokvanto. El la ĉefaj aŭtoproduktantoj kiuj raportis rezultojn de la dua kvaronjaro, la profito de Kia estas la plej alta de la industrio en Sud-Koreio.
La pasinta kvaronjaro iĝis la sepa seninterrompa kvaronjaro kun ducifera transakcia profiteco ek de la kvara kvaronjaro de 2022.
Firmao | Profito |
---|---|
Kia Corp. | 13,2% |
Hyundai Motor. | 9,5% |
General Motors Co. | 8,3% |
Tesla Inc.’s | 6,3% |
Ford Motor. | 5,8% |
Dum la pasinta kvarono Kia vendis 795 183 aŭtomobilojn kio estas je 1,6% malpli ol en jaro. Malgraŭ tio transakcia profito kreskis je 7,1% kaj atingis 3,64 duilionoj ŭonoj (2,6 miliardoj USD) kaj la vendoj kreskis je 5,0% ĝis 27,57 duilionoj ŭonoj.
Duonjara vendo de Kia saltis je 7,7% kaj atingis 5 378 000 miliardoj da ŭonoj. Se vendoj daŭre kreskos enspezo de Kia povos atingi 100 duilionojn da ŭonoj dum jaro, kio okazos unuan fojon dum 62-jara historio. Atingi la rezulton helpis renovigitaj modeloj kun elegantaj dezajnoj, la malforteco en la korea ŭono kaj falo de krudmaterialaj prezoj.
Por forĵeti sian bildon kiel malmultekosta aŭtoproduktanto, Kia en marto dungis iamajn dizajnistojn de germanaj luksaj aŭtoproduktantoj BMW AG kaj Mercedes-Benz AG kiel ĉefoj de ĝiaj dezajnocentroj en Ĉinio kaj Eŭropo. La agoj rezultis plifortiĝo de vendoj en Nordameriko kaj Eŭropo, kiuj donis 44,3% kaj 21,6% de tutmondaj vendoj.
Malgraŭ la optimismaj rezultoj, malkresko de vendoj en Eŭropo kaj Barato estas grava problemo por Kia. Rezulte eksterlandaj vendoj, sen Ĉinio, donis 48% de la ĝeneralaj vendoj en la unua duono de 2024 (komparu kun 52% en 2022).
La Kia Sorento SUV estis la plej vendita personaŭto en la unua duono de ĉi tiu jaro en Sud-Koreio.
Fontoj
[redakti]- (en) Jung-Eun Shin, Jin-Won Kim «Kia posts highest-ever profit margin, double Tesla's» – The Korea Economic Daily Global Edition, 2024-07-26 (arkivita 2024-07-26)
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 29-a de julio 2024
- Julio de 2024
- 29-a de julio
- Ekonomio
- Artikoloj kun informo de The Korea Economic Daily Global Edition
- Publikigitaj artikoloj
- 2022
- 26-a de julio 2024
- Azio
- Koreio
- Sud-Koreio
- Ekonomio de Sud-Koreio
- Kia (firmao)
- General Motors
- Hyundai Motor
- Tesla (firmao)
- Elektraj aŭtomobiloj
- Hibridaj aŭtomobiloj
- Ajnagrundaj aŭtomobiloj
- BMW
- Mercedes-Benz
- Ĉinio
- Eŭropo
- Barato
- Nordameriko
- Kia Sorento SUV
- Aŭtomobiloj
- Produktado de aŭtomobiloj
- Produktado de aŭtomobiloj en Sud-Koreio
- Vendado de aŭtomobiloj
- Vendado de aŭtomobiloj en Sud-Koreio
- Vendado de aŭtomobiloj en Barato
- Vendado de aŭtomobiloj en Eŭropo
- Vendado de aŭtomobiloj en Nordameriko