Karlo Ksaviero la 2-a postulas sin kiel reĝo de Hispanio anstataŭ Filipo la 6-a

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 8-a de junio 2014

Blazono de Karlo Ksaviero.

Karlo Ksaviero la 2-a (hispane: Carlos Javier de Borbón-Parma y Orange-Nassau), konsiderata de la karlistoj kiel vera heredanto de la hispana krono, profitis la abdikon de Johano Karlo la 1-a por postuli sian postenon kiel reĝo.

En mesaĝo al revuo Vanitatis, en kiu li alparolas "ĉiujn hispanojn kaj speciale miajn lojalajn karlistojn", Karlo Ksaviero montras sin preta okupi la reĝan postenon. "Antaŭ la sociopolitikaj okazaĵoj, kiuj nun disvolviĝas en nia lando, estas mia volo ripeti, unu foje plie, la striktan kompromison, kiun mi akiris post la forpaso de mia patro Karlo Hugo (hispane). [...] Mi plenumos la devojn, kiuj sin trudas al mi hodiaŭ, nome esti la dinastia reprezentanto de la Karlismo", li certigis de sia domo en Hago.

Inter la motivoj por esti konsiderata Ŝtatestro, laŭ li, estas la rezultoj de la eŭropaj voĉdonadoj, "kiuj montras la volon de ŝanĝo regenera permesonta korekti la misfamon de la politika klaso kaj de la institucioj pro manko de sincero", certigante, "sendube", ke la monarkio estas unu el la ĉefkulpaj de la nunaj problemoj de Hispanio. Tial necesas "travidebleco kaj evitado kaj renversado de la koruptaj praktikoj" kaj instigado de regeneriĝo, kiun li pretas gvidi ne nur en Hispanio. "Nia koncepto karlista konsiderendas kiel poreŭropa movado, kiu povas esti solvo por ni ĉiuj, kiuj kune formas la Hispaniojn".

Fontoj