Kantoj de Queen kaj Nirvana estas rekomenditaj al la rusiaj lernejanoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 13-a de septembro 2019

Nirvana

La 13-an de septembro 2019 la Ministerio pri edukado de Rusio publikigis rekomendojn rilate "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.

Ĝi konsistas el sep sekcioj: literaturo, vidaj artoj, arkitekturo, popola kulturo, muziko, teatro kaj kino. En la muzika sekcio krom klasika muziko enestas popmuzikaj kaj rokmuzikaj kantoj, inkluzive de tiujn de The Beatles (All You Need Is Love), Queen (Bohemian Rhapsody), Nirvana (Smells Like Teen Spirit), ABBA (Dancing queen), Elvis Presley (Jailhouse rock) kaj aliaj. La programo ekfunkcios la 1-an de oktobro.

Fontoj