Kameruno provas savi malaperontajn lingvojn kaj elekti tutlandan oficialan lingvon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 24-a de februaro 2020


Instruistino skribas en la lingvo Ewondo, unu el la naciaj lingvoj de Kameruno, en lernejo en Yaounde, la 21-an de februaro 2020

Kameruno celebris la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro, per la lanĉo de tio, kion la aŭtoritatoj nomas ambicia programo por savi endanĝerigitajn naciajn lingvojn.

Ĉi tiu centrafrika ŝtato havas pli ol 260 naciajn lingvojn, sed oni instruas en lernejoj nur 40 el ili. La kamerunanoj parolas plejparte france kaj angle, kiuj estas fremdaj, sed oficialaj lingvoj kaj parto de enradikigita separisma konflikto kiu pereigis ĉirkaŭ 3 000 homojn ekde 2017.

La lingvo Ewondo, unu el la naciaj lingvoj de Kameruno, en lernejo en Yaounde, la 21-an de februaro 2020

En multlingva kaj inkluziva registara bazlernejo en Yaounde, 150 infanoj aĝantaj inter 5 kaj 11 jarojn lernas kalkuli en la lingvo Ewondo, unu el la naciaj lingvoj de Kameruno parolata en la centra kaj suda landopartoj. Krome oni instruas al ili la nacian himnon kaj patriotajn kantojn en naciaj lingvoj de Kameruno.

La komercisto Emmanuel Mbom, 31-jaraĝa, diras ke li kontentiĝas pri la progreso de sia sesjara filo en tiu lernejo.

«En mia situacio, mia edzino kaj mi parolas du malsamajn lingvojn, gepatrajn lingvojn, do miaj infanoj strebas elekti el ili tion, kion ili povas», diris Mbom.

Mbom diras ke li konfuziĝas pri kiun lingvon instrui al siaj infanoj ĉar lia lingvo estas Sawa, parolata en la marborda kaj sudokcidenta regionoj de Kameruno, kaj tiu de lia edzino devenas el la nordokcidenta urbo Nkambe, kie oni parolas la lingvon Limbum.

La ŝtatsekretario de la ministerio pri bazinstruo, Asheri Kilo, diras ke ŝi estas kontenta pri la nivelo de interesiĝo kiun la infanoj montras pri la parolado de sia nacia lingvo.

Asheri Kilo, ŝtatsekretario de la kameruna ministerio pri bazinstruo, kuraĝiĝas pro la interesiĝo de la lernantoj pri iliaj gepatraj lingvoj en Yaounde, la 21-an de februaro 2020

«Tre impresas la maniero kiel la infanoj enkondukiĝas en la lernadon de siaj lingvoj, kaj decidinte kontroli kiom da infanoj devenas el aliaj regionoj ol Yaounde, mi nombris infanojn el ĉiuj 10 kamerunaj regionoj», ŝi diris.

La 260 naciajn lingvojn de Kameruno parolas, laŭ taksoj, 25 milionoj da homoj en 10 regionoj. Ĝi estas unu el la landoj, kiujn la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) klasas en la mondmapo kiel havantan apartan kulturan densecon.

Tamen tiu centrafrika ŝtato heredis du fremdajn lingvojn de siaj koloniaj mastroj kiel oficialajn lingvojn. Sekve 80 elcentoj de la loĝantaro parolas france kaj 20 elcentoj angle.

Fabienne Freeland, ĝenerala direktorino de la neregistara organizaĵo SIL internacia, kiu helpas al Kameruno propagandi la instruadon kaj la lernadon de siaj naciaj lingvoj, diras ke la oficialaj lingvoj estas ne sufiĉe efektivaj komunikiloj.

Fabienne Freeland, ĝenerala direktorino de la neregistara organizaĵo SIL internacia, helpas al Kameruno propagandi la instruadon de ĝiaj naciaj lingvoj, en Yaounde, la 21-an de februaro 2020

«La franca kaj la angla ne plene taŭgas rilate la disvolviĝon de tiu ĉi lando», diris Freeland. «Kiam estiĝis epidemio de ĥolero en la ekstrema nordo, la homoj ekŝanĝis siajn agadmanierojn nur kiam informoj ekvenis en la lingvo Fufulde kaj la epidemio estis haltigita».

La kameruna nacia instituto pri statistiko raportas ke kvar elcentoj de la lokaj lingvoj — inkluzive de la lingvo Mbiame parolata en la anglalingva nordokcidenta regiono kaj la lingvo Ekung en la sudo — malaperis de post 1950. Dek elcentoj de la 260 lingvoj estas neglektataj kaj sep elcentoj minacataj.

Seraphine Ben Boli, kiu estras la programon por propagandi la uzon de la naciaj lingvoj de Kameruno, diras ke oni efektivigas provan programon en 10 regionoj por protekti la restintajn gepatrajn lingvojn kontraŭ malapero.

Ŝi diras ke la ministerio pri bazinstruo eksperimentas pri la instruado de kvin naciaj lingvoj en 43 lernejoj tra Kameruno. La elektitaj lingvoj estas ĝis nun la ewonda, basaa, douala, womala kaj fufulda, pro ilia nacia ofteco. Ŝi diras ke krom la eksperimentaj lernejoj, instruistoj en ĉiuj lernejoj ricevis informojn kaj trejnadon pri la instruado de la naciaj lingvoj parolataj en la regionoj kie troviĝas iliaj lernejoj.

Boli diris ke Kameruno decidos antaŭ 2030 kiu lingvo povos esti uzata kiel oficiala lingvo aldone al la angla kaj la franca. Tiel oni intencas solvi la separisman krizon kiu kaŭzis la morton de almenaŭ 3 000 homoj dum la pasintaj kvar jaroj nur pro tio, ke la homoj estas malunuigitaj pro la du hereditaj koloniaj lingvoj.

Separistoj batalas por krei anglalingvan ŝtaton disigitan de la franclingva plimulto. Ili diras ke la instrumaniero, la jura sistemo kaj la kulturaj vivmanieroj, kiujn ili heredis de siaj britaj koloniaj mastroj, malsamas al tiuj postlasitaj de la francoj, kiuj koloniis la franclingvajn regionojn de tiu ĉi lando. La aŭtoritatoj opinias ke se Kameruno havos sian propran nacian lingvon kiel oficialan lingvon, multaj el ĝiaj civitanoj sentos sin kamerunanoj, malsame ol pasintece kiam ili konsideris sin franclingvanoj aŭ anglalingvanoj.

Unesko diras ke ĝi celebras la gepatran lingvon ĉar ĝi kredas je la graveco de kultura kaj lingva diverseco por krei daŭripovajn sociojn kaj ke ĝia mandato por paco pravigas ĝiajn klopodojn por konservi la malsamajn kulturojn kaj lingvojn kiuj favoras toleremon kaj respekton por aliuloj.

Fontoj