KSU volis devigi enmigrintojn paroli la germanan hejme

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Germanujo > Bavarujo >

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

Situo de Bavarujo.

La ĵurnalo Bild am Sonntag publikigis dokumenton de la politika partio Kristan-Sociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern, CSU germane), en kiu ili diras, ke la lingvo estas fundamenta por la integriĝo.

"Kiu volu enloĝiĝi ĉi tie longedaŭre, devos esti devigita paroli la germanan lingvon en publikaj spacoj kaj ene de la familio" diras la teksto de la CSU, destinota esti debatita dum la ĉi-jara kongreso de la partio.

La kritikoj estis tujaj en la sociaj retejoj kaj inter la politikaj klasoj malgraŭ tio, ke la ĝenerala sekretario de CSU certigas, ke la propono kalkulas je "granda apogo" ene de la partio. La ĝenerala sekretario de Kristandemokrata Unio de Germanio (Christlich Demokratische Union Deutschlands, CDU germane), al kiu apartenas Angela Merkel, Peter Tauber, respondis moke per sia konto en socia retejo, ke "la lingvo, kiun mi parolas hejme, tute ne koncernas politikon, estu tiu lingvo la latina, la klingona aŭ la dialekto hesa".

Siaparte, la ĉefulino de Socialdemokratia Partio de Germanio (Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD germane), Yasmin Fahimi, diris, ke la propono estas "tute stulta".

Nur mankas, ke CSU diru al civitanoj, ke la matoj de iliaj domoj devas esti bluaj kaj blankaj
Eike Hallitzky, Verda Partio de Bavario

CSU defendis la proponon dirante, ke la bona regado de la germana nepras, por ke "la kunvivado funkciu". "Tial gravas, ke la infanoj parolu ankaŭ la germanan hejme", diris la prezidanto de la Interna Komisio de la germana federala parlamento Wolfgang Bosbach.

Multaj civitanoj priŝercis la proponon en la sociaj retejoj, pere de la kradmarko #YallaCSU, pro la araba vorto yallah, Esperante "Ĉu vere?".

Ĉirkaŭ 20 % el la 80 milionoj da enloĝantoj de Germanio devenas, ili aŭ iliaj gepatroj, de alia lando. Laŭ datumoj de la Eŭropa Unio, cititaj de BBC, Germanio estis la ĉefa eŭropa destino de enmigrado en 2012; ĝi ankaŭ estas la lando, kiu pleje ricevas azilopetojn en la mondo.

Fontoj